Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio kaj Usono ĝemeligis siajn hospitalojn pri diagnozo, kuracado, preventado kaj studado pri kanceroj
2013-06-27


Estroj de la du flankoj en la subskriba ceremonio 

 

    La 25-an de junio okazis subskriba ceremonio por la ĝemeligo de la Instituto kaj Hospitalo pri Kanceroj sub la Medicina Universitato de Tianjin kaj la Kancera Centro Fox Chase de Usono. La du medicinaj kaj kuracaj unitoj kune konstruos interŝanĝan kaj kunlaboran platformon inter Ĉinio kaj Usono, kaj antaŭenpuŝos la internacian kontakton de la ĉina hospitalo en la kampoj de la diagnozo, kuracado, preventado kaj baza studado pri kanceroj.

 

    La kancera centro de Usono estas unu el la pintaj organizoj de la kuracado kaj studado pri kanceroj en Usono. Ĝi stariĝis en la jaro 1904 kiel la unua hospitalo pri kanceroj de Usono en la urbo Philadelphia. En la jaro 1974 ĝi fariĝis membro de la unuaj centroj por ĉiuflanka studo pri kanceroj ĉe la ŝtataj institutoj pri kanceroj. Nun ĝi vaste okazigas altnivelajn esplorojn kaj posedas pintajn fruktojn koncernajn al kanceroj.

 

    La Instituto kaj Hospitalo pri Kanceroj sub la Medicina Universitato de Tianjin estas unu la plej granda centro de Ĉinio en studo pri tumoroj kaj kanceroj. Ĝi, kun la areo je 69 mil kvadrataj metroj, liveras medicinajn servojn en multaj kampoj, inkluzive de kuracado kaj preventado de kanceroj, kaj koncernaj edukado kaj trejnado.

 

    Laŭ konigo, la du flankoj kunlaboros en la konstruo de bio-banko, klinika eksperimento, trejnado de kuracistoj kaj en aliaj kampoj menciitaj. En la venonto, oni realigos datumajn interŝanĝojn kaj kunajn kuracojn de la du landoj kontraŭ malfacilaj malsanoj.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Prezenti la Dao De Jing-on estas kvazaŭ enpuŝegi jam malfermitan pordon. Ŝajne la Dao De Jing estas universale konata, same kiel la Evangelio laŭMateo, aŭ la Sankta Korano. Temas pri relative mallonga (ĉirkaŭ 80-paĝa, 5000-ideografiaĵa) saĝo-teksto, verkita antaŭ pli ol 2000 jaroj. Sed tiu saĝo-teksto elmetas pli da ambigueco, ol iu alia.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng