Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Masaĝo en la ĉiutaga vivo (VII)
2013-06-27

    KONTRAŬ PERIARTRITO

 

    Periartrito atakas ĉefe ĉirkaŭ 50-jarajn homojn. Pro la malsano ĝenerale doloras unu ŝultro. Ni prenu kiel ekzemplon masaĝon de la dekstra ŝultro de la malsanulo. Sidu la masaĝato kaj vi masaĝanto staru malantaŭ li.

 

    (1) Rulu vian pugnon sur la ŝultro kaj doloranta dorso ĝis varmiĝo.

 

    (2) Per manradiko knedu la muskolojn de la dorso kaj ŝultro 1-2 minutojn.

 

    (3) Per la dika aŭ montra fingro premknedu la akupunkturajn punktojn ĝjanŭajŝu, ĝjanĝing, tjanzong, ĝjanju, ĝjanĝen, binaŭ, ĉjŭepen, ĉjuĉi, ĉjuze, nejgŭan, ŭajgŭan kaj hegu kaj la komencan parton de la brakaj bicepsoj (Bildo 1).

 

 

 

 

   (4) Tenu la supran parton de la ŝultro per unu mano kaj la pojnon per la alia. Turnu la brakon de la malsanulo livume kaj dekstrume po 3-5 fojojn. Turnu ĝin en tia amplekso, kian la malsanulo povas elteni. La ŝultro malpermesas grandampleksan movadon, tial vi ne devas turni ĝin tre forte. La masaĝo estas utila por fortikigi la tendenojn, vigligi sangcirkuladon kaj malstreĉi la artikan koheremon.

 

    (5) Per viaj manoj tenu la pojnon de la malsanulo kaj supren tiru ĝin malrapide kaj malforte.

 

    (6) Movu la ŝultran artikon laŭ jenaj manieroj:

 

    A. Levi supren: Duonkaŭru antaŭ la malsanulo. La malsanulo metu sian manon sur la ŝultron de la masaĝanto. Kaptu la ŝultron de la malsanulo per la manoj, malrapide stariĝu kaj levu supren la brakon de la malsanulo.

 

    B. Movi internen. La malsanulo metu sian manon tuj antaŭ la bruston kaj vi estu tuj apud li. Tenu la ŝultron de la malsanulo per unu mano kaj lian kubuton per la alia. Tiru la kubuton internen.

 

    C. Etendi malantaŭen. Staru flanke de la malsanulo. Per unu mano tenu lian ŝultron kaj per la alia kaptu lian pojnon. Tiru la brakon malantaŭen kaj fleksu lian kubuton. Ĉe la fleksado movu lian manon supren laŭ la spino.

 

    Ĉ. Etendi eksteren. Staru malantaŭ la malsanulo. Per unu mano premu lian ŝultron kaj per la alia tenu lian kubuton. Tiru ĝin eksteren.

 

    Vi devas fari la supre menciitajn movojn stabile kaj ne tro forte.

 

    (7) Per via mano kaptu la ŝultron kaj la dolorantan brakon de la malsanulo kaj forlasu ilin. Faru tion 3-5 fojojn.

 

    (8) Staru flanke de la malsanulo. Per viaj manplatoj tenajle tenu la ŝultron de la malsanulo kaj rapide frotu ĝin, unu mano supren kaj la alia inverse. Faru tion 3-5 fojojn (Bildo 2).

 


1. Ĉjŭepen 2. Komenca parto de la braka bicepso 3. Ĉjuze 4. Nejgŭan 5. Ĝjan-ŭajŝu 6. Ĝjanĝing 7. Ĝjanju 8. Binaŭ 9. Ĉjuĉi 10. Ŭajgŭan 11. Hegu 12. Ĝjanĝen 13. Tjanzong  
 

 

 

    KONTRAŬ FASCIITO DE DORSA MUSKOLO

 

    Fasciito de dorsa muskolo, ĝenerale dirite, estas kronika lezo de dorsaj muskoloj, tendenoj, membranoj kaj aliaj molaj histoj.

 

    La malsanulo kuŝu surventre kaj vi masaĝanto staru malantaŭ ties kapo.

 

    (1) Rektigu viajn fingrojn. Metu viajn manplatojn sur la dorson de la malsanulo kaj per ili frotu kontinue la dorson supren kaj malsupren, aŭ dekstren kaj maldekstren. La froton komencu de la meza linio de la dorso kaj dum la frotado iom post iom movu viajn manplatojn ambaŭflanken de ĝi, por ke la tuta dorso estu varmigita.

 

    (2) Staru flanke de la malsanulo kaj rulu viajn pugnojn sur la dorso de la malsanulo tien kaj reen, 3-5 fojojn.

 

    (3) Per viaj dikfingroj premknedu la akupunkturajn punktojn daĝu, fejŝu, ŝinŝu, geŝu, ganŝu, ĝjanŭajŝu, ĝjanĝing kaj tjanzong (Bildo 3).

 


14. Daĝu 15. Ĝjanŭajŝu 16. Ĝjanĝing 17. Tjanzong 18. Ŝinŝu 19. Ganŝu 20. Geŝu 21. Fejŝu
 

 

 

    (4) Per viaj dikfingroj pluku trifoje la muskolojn ambaŭflanke de la spino de supre malsupren kaj per la manradikoj rapide knedu tiujn muskolojn 3 fojojn.

 

    (5) Premknedu kaj pluku la dolorantajn punktojn, rigidajn nodojn kaj kordoformajn striojn de la malsanulo.

 

    (6) Metu viajn manplatojn unu sur la alian (Bildo 4) kaj per ili premu la spinon kaj la muskolojn ambaŭflanke de ĝi 2-3 fojojn. Premu ilin de supre malsupren, modere kaj ne tro forte.

 

 

 

    (7) Staru malantaŭ la kapo de la malsanulo. Puŝu viajn manradikojn aŭ dikfingrojn sur la muskoloj ambaŭflanke de la spino de la malsanulo 3-5 fojojn.

 

   (8) Per viaj manplatoj frotu la dorson de la malsanulo 3-5 fojojn, de supre malsupren.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 

 

 

 
Prezenti la Dao De Jing-on estas kvazaŭ enpuŝegi jam malfermitan pordon. Ŝajne la Dao De Jing estas universale konata, same kiel la Evangelio laŭMateo, aŭ la Sankta Korano. Temas pri relative mallonga (ĉirkaŭ 80-paĝa, 5000-ideografiaĵa) saĝo-teksto, verkita antaŭ pli ol 2000 jaroj. Sed tiu saĝo-teksto elmetas pli da ambigueco, ol iu alia.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng