Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Karwai Wong, reĝisoro de la filmo La Grandaj Majstroj
2013-06-27

de ZHANG SHUANG

 


Karwai Wong 

 

    Karwai Wong, fama hongkong-a reĝisoro, naskiĝis en Ŝanhajo en la jaro 1958. Li reĝisoris multajn filmojn, kies stilo ricevis lian nomon pro iliaj apartaj strukturoj kaj fragmentoj karakterizitaj per longa seninterrompa turnado de kamerao. En la jaro 1997 li ricevis la premion por la plej bona reĝisoro en la Internacia Filma Festivalo de Cannes pro la filmo Feliĉi Kune kaj fariĝis la unua ĉino, kiu ricevis la premion de tiu kategorio. En la jaro 2006 li fariĝis ankaŭ la unua ĉino, kiu servis kiel prezidanto de la juĝ-komitato de la filma festivalo de Cannes.

 

    Komence de 2013 la filmo La Grandaj Majstroj estis projekciita tutmonde post 12 jaroj de la registro de la scenaro en la jaro 2001 ĝis ĝia prezentiĝo en la jaro 2013. Intertempe Karwai Wong vizitis multajn majstro-heredantojn de la ĉina luktarto kaj konsultis multajn dokumentojn. Dume li plenumis la filmadon de 2046, Mia Mirtela Nokto kaj aliaj filmoj.

 


Ye Wen
 

 

    Inter la jaroj 2008 kaj 2010 Wilson Yip, ĉina reĝisoro, filmis du filmojn pri Ye Wen, majstro pri yongchun-ĉuan, unu speco de la ĉina luktarto. La filmoj konigis al ĉinaj spektantoj Ye Wen kaj pretigis fundamenton por la estontaj spektantoj de la filmo La Grandaj Majstroj.

 

    En la unua semajno post la prezento de la filmo La Grandaj Majstroj en Ĉinio la gajno de ĝia bilet-vendado superis 350 milionojn da juanoj. Multaj eŭropaj kaj usonaj komercistoj pri filmoj volis aĉeti la kopirajton de la filmo por ĝin prezenti ekster Ĉinio. Ĝi estis la unua filmo prezentita en la inaŭguro de la 63-a Berlina Filmfestivalo en la jaro 2013. Ĝia sukceso pruvis, ke bonaj rakontoj, bonaj film-strukturoj kaj bonaj aktoroj estas gravaj elementoj de bonaj filmoj.

 

    Rakonto inspira

 


La unua konkurso inter Ye Wen kaj Gong Er
 

 

    En la filmo La Grandaj Majstroj disvolviĝas rakonto pri malfacilaj personaj interŝanĝoj inter majstroj de la ĉina luktarto en la 30-40-jaroj de la 20-a jarcento.

 

    Ye Wen estis fame konata majstro-heredanto de yongchun-ĉuan. Tiam Gong Yutian estis la plej supera majstro de la luktarta rondo de Ĉinio. Pro sia maljuniĝo li volis transdoni sian potencon al du majstroj en la suda kaj norda partoj de Ĉinio. En la norda parto li transdonis ĝin al sia unua disĉiplo Ma San, kaj en la suda li elektis Ye Wen. Gong Yutian iris suden por konkursi kun Ye Wen. La elstara ludado de Ye dum la konkurso konvinkis Gong Yutian kaj aliajn ĉelokajn spektantojn. Gong Er, filino de Gong Yutian, estis superema. Kvankam ŝi estis fianĉinigita de sia patro al iu viro, ŝi ne volis forlasi sian kongfu-on kaj iris al Kantono por konkursi kun Ye Wen. Dum la konkurso ili havis fortan admiron unu al la alia. Post tio la familio de Ye estis ruinigita pro la Dua Mondmilito. Laŭ antaŭa interkonsento inter ili, Ye devis iri al la norda parto de Ĉinio por refoje konkursi kun Gong, tamen li ne povis vojaĝi tien. Ĉar li havis nenion krom butono, kiu estis sur lia surtuto el zibelaĵoj. En la norda parto okazis miskompreno inter Ma San kaj Gong Yutian, la unua senintence mortigis la lastan. Gong Er diligente sin ekzercis en la luktarto kaj venĝis sian patron. Poste ŝi fariĝis taoisma monaĥino. Post la fino de la milito Ye Wen kaj Gong Er refoje intervidiĝis. Kvankam ili ankoraŭ admiris unu la alian, ili ne povis reciproke elverŝi sian koron. De tiam ili ne plu intervidiĝis unu kun la alia. Gong Er sin ekzercadis en la luktarto ĝis sia morto. Ye Wen fondis luktartan domon por instrui yongchun-ĉuan.

 

    Strukturo majesta

 

 
Ye Wen kaj liaj disĉiploj

 

    La filmo La Grandaj Majstroj havas strukturon ekspozicie prezenti figurojn. Tio estis taŭga por konigi la komuan sorton de la luktarta generacio de Ĉinio en la unua duono de la 20-a jarcento. Gong Yutian, Gong Er, Ma San, Ding Lianshan vivantaj en la norda parto de Ĉinio, kaj Ye Wen, Yi Xiantian en la suda estis majstroj de la ĉina luktarto. Ili ĉiuj estas gravaj figuroj en la filmo. La rakonto inter ili estis dividita en kelkajn partojn: la rilato inter Ye Wen kaj Gong Yutian, tiu inter Ye Wen kaj Gong Er, tiu inter Gong Yutian, Gong Er kaj Ma San, kaj tiu inter Gong Er kaj Yi Xiantian. Ili estis kunligitaj per la epizodoj pri la vivo de Ye Wen, pri liaj amo kaj neatenditaj renkontiĝoj kun majstroj en la luktarta rondo. Ye Wen ludis rolon de liganto en la filmo. Karwai Wong plenumis sian priskribon pri la sorto de la ĉina generacio de luktarto per tia rakontado.

 

    Aktoroj elstaraj

 


Gong Yutian ludita de Wang Qingxiang
 

 

    La elekto de aktoroj rilatas al la sukceso kaj malsukceso de filmoj. En tiu ĉi filmo Karwai Wong kolektis Tony Leung Chiu Wai, Zhang Ziyi, Zhang Zhen, Wang Qingxiang kaj aliajn elstarajn aktorojn de Ĉinio. Inter ili la unua rolulo kaj la unua rolulino estis la plej eminentaj.

 


Ye Wen ludita de Tony Leung Chiu Wai
 

 

    La rolo de Ye Wen estis ludita de Tony Leung Chiu Wai. Li estas la plej influa aktoro en Azio kaj en la ĉinlingvaj regionoj de la mondo. Li aktoris en la filmoj Volupto, Singardo reĝisorita de Ang Lee en la jaro 2007, La Batalo de Ruĝa Klifo reĝisorita de John Wo en la jaro 2008, La Modo pro Amo, Chongqing-a Ekspreso kaj 2046 reĝisoritaj de Karwai Wong. En la filmo La Grandaj Majstroj li vive prezentis la figuron de Ye Wen. Ye fariĝis la plej alta superulo de la luktarta rondo en la suda parto de Ĉinio en la aĝo de 40 jaroj. Lia familio estis ruinigita pro la milito. Malgraŭ tio li persiste sin ekzercis en la luktarto kaj daŭrigis yongchun-ĉuan.

 


 Gong Er ludita de Zhang Ziyi
 

 

    Zhang Ziyi, internacia filmstelo, ludis la rolon de Gong Er. Gong estis bela, izolita kaj neŝancelebla majstrino pri bokso "Ok Ideogramoj". Ŝi kaŝe amis Ye Wen, sed fariĝis monaĥino por venĝi sian patron. La prezento de Zhang Ziyi en la filmo La Grandaj Majstroj superis tiun en la filmoj Kaŭranta Tigro kaj Kaŝita Drago kaj Mei Lanfang.

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 
Prezenti la Dao De Jing-on estas kvazaŭ enpuŝegi jam malfermitan pordon. Ŝajne la Dao De Jing estas universale konata, same kiel la Evangelio laŭMateo, aŭ la Sankta Korano. Temas pri relative mallonga (ĉirkaŭ 80-paĝa, 5000-ideografiaĵa) saĝo-teksto, verkita antaŭ pli ol 2000 jaroj. Sed tiu saĝo-teksto elmetas pli da ambigueco, ol iu alia.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng