Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ekefikis la Interkonsento pri Reciproka Liberigo de Vizo inter la Ĉina Popola Respubliko kaj la Sejŝela Respubliko
2013-06-28


Birdorigardo al la bela insularo Sejŝeloj 

 

    La 26-an de junio ekefikis la Interkonsento pri Reciproka Liberigo de Vizo inter la Ĉina Popola Respubliko kaj la Sejŝela Respubliko. La interkonsento difinis, ke la civitanoj de la du landoj, kiuj havas efikan pasporton de sia lando, povas senvize eniri en la alian landon, eliri el ĝi, transiti kaj resti en ĝi 30 tagojn.

 

    En la 6-a de majo la interkonsento estis subskribita de Xie Hangsheng, ĉina vicministro pri eksteraj aferoj, kaj Jean-Paul Adam, sejŝela ministro pri eksteraj aferoj, respektive en la nomo de sia registaro. La popoloj de Ĉinio kaj Sejŝeloj havas profundan tradician amikecon. En la pasintaj pli ol 30 jaroj post stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Sejŝeloj, la rilatoj inter la du landoj disvolviĝis ĉiuflanke kaj sane. En la jaro 2011 Sejŝeloj iam invitis la eskortŝiparon de la Ĉina Mararmeo plenumantan eskortan taskon al Sejŝeloj por ricevi provianton kaj ripozi.

 

    Sejŝeloj troviĝas en la okcidenta Hinda Oceano norde de Madagaskaro. Maldivoj, Maŭricio kaj ĝi estis nomata "Tri grandaj brilaj perloj sur la Hinda Oceano". Tie la geedzoj Princo Willian pasigis sian mielmonaton. Krome Sejŝeloj estis ankaŭ kiel eksterdoma sceno de La Parko Ĵuraso, 007 kaj aliaj filmoj. Personoj, kiuj okupiĝas pri turismo, diris, ke en la lastaj jaroj Sejŝeloj fariĝis nova insulo por feriado. Estas esperebla, ke la politiko pri liberigo de vizo plue multigos la nombron de ĉinaj turistoj al Sejŝeloj. Nuntempe iuj turismaj agentejoj jam lanĉis vojaĝon al Sejŝeloj kun pli ol 8 mil juanoj.

 

    Laŭ la listo de la landoj, kiuj subsribis kun Ĉinio la interkonsenton pri liberigo de vizo, aperinta en la retejo de la Departemento de Konsulaj Aferoj de la Eksteraj Aferoj de Ĉinio, ĝis la 18-a de aprio de 2013 Ĉinio subskribis kun 79 landoj la interkonsenton pri liberigo de vizo. Tio signifas, kiam ĉinaj civitanoj kun efika pasporto faras mallongan vojaĝon al tiuj landoj, ili ne bezonas peti vizon.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
Prezenti la Dao De Jing-on estas kvazaŭ enpuŝegi jam malfermitan pordon. Ŝajne la Dao De Jing estas universale konata, same kiel la Evangelio laŭMateo, aŭ la Sankta Korano. Temas pri relative mallonga (ĉirkaŭ 80-paĝa, 5000-ideografiaĵa) saĝo-teksto, verkita antaŭ pli ol 2000 jaroj. Sed tiu saĝo-teksto elmetas pli da ambigueco, ol iu alia.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng