Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina ŝiparo unuafoje eskortis ŝipon de la Monda Nutro-Programo
2013-06-28


La ĉina ŝipo eskortas la komercan ŝipon. 

 

    Je la 14-a horo de la 25-a de junio laŭ la loka tempo, du ŝipoj el la 14-a eskorta ŝiparo de la Ĉina Mararmeo, kiu transprenis la laboron de la 465-a eskorta ŝiparo de EU, sekure eskortis la ŝipon, kiu transportis helpmaterialojn de la Monda Nutro-Programo, kaj atingis Djibouti-havenon.

 

    La ĉina eskorta ŝipo sendis helikopteron por fari aeran patrolon kaj komunikis kun la komerca ŝipo por fari kontroladon. La eskorta ŝiparo de la Ĉina Armeo plenumis siajn eskortajn kaj patrolajn taskojn kaj protektis la komercan ŝipon al la destino.

 

    La 465-a eskorta ŝiparo de EU sendis dankan mesaĝon al la ĉina ŝiparo por alte taksi ilian kunlaboran sintenon kaj aktivan klopodon.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
Prezenti la Dao De Jing-on estas kvazaŭ enpuŝegi jam malfermitan pordon. Ŝajne la Dao De Jing estas universale konata, same kiel la Evangelio laŭMateo, aŭ la Sankta Korano. Temas pri relative mallonga (ĉirkaŭ 80-paĝa, 5000-ideografiaĵa) saĝo-teksto, verkita antaŭ pli ol 2000 jaroj. Sed tiu saĝo-teksto elmetas pli da ambigueco, ol iu alia.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng