Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Masaĝo en la ĉiutaga vivo (VIII)
2013-06-28

    KONTRAŬ KRONIKA LUMB- KAJ GAMBDOLOROJ

 

    La nomitaj doloroj inkluzivas psoasan difektiĝon, patologian ŝanĝiĝon de lumbaj vertebroj, neordiĝon de lumbvertebraj artikoj, elstariĝon de intervertebra disko kaj iskiatalgion.

 

    La masaĝato kuŝu surventre kaj vi, masaĝanto, staru maldekstre de la masaĝato kaj masaĝu laŭ jenaj manieroj:

 

    (1) Frotu la dorson, lumbojn kaj gluteojn de la malsanulo kaj ruligu vian pugnon sur ili ĝis varmiĝo.

 

    (2) Per via manradiko knedu la sakrospinajn muskolojn de supre malsupren 5-10 fojojn. Per via manradiko aŭ pugno premu ilin 3 fojojn. Per via dikfingro aŭ kubuto forte premu ĉiujn akupunkturajn punktojn montritajn en Bildo 1. Per via manradiko knedu la sakrospinajn muskolojn 3-5 fojojn. Per via manplato frotu la akupunkturajn punktojn laŭ la linio montrita en Bildo 1 de supre malsupren 3-5 fojojn.

 


1. Ŭejŝu 2. Ŝenŝu 3. Daĉangŝu 4. Ŝjaŭĉangŝu 5. Sanĝjaŭŝu 6. Ĉjihajŝu 7. Gŭanjŭanŝu
 

 

    (3) Per via manradiko aŭ pugno premknedu la maldekstran gluteon, por ke la muskoloj de la gluteo estu malstreĉitaj. Metu viajn dikfingrojn unu sur la alian kaj per ili premu la akupunkturan punkton hŭantjaŭ.

 

    (4) Per viaj dikfingro aŭ du dikfingroj premu la akupunkturajn punktojn ĉengfu, jinmen, ŭejĝong, ĉeng-ŝan, kunlun, ŝenmaj kaj ĝinmen po 5-10 sekundojn, ĝis doloretiĝo de la premitaj korpopartoj.

 

    (5) Per viaj manoj kaptu la muskolojn de la malantaŭa parto de la malsupraj membroj. Faru tion malrapide de la ingveno ĝis la maleolo 3 fojojn. Premu la muskolojn de la malantaŭa parto de la gamboj 3 fojojn.

 

    (6) Staru dekstre de la malsanulo kaj ripetu la masaĝon montritan en (3), (4) kaj (5).

 

    (7) La masaĝato sidu aŭ kuŝu surdorse kaj vi staru dekstre de li. Metu unu manon sur liajn krurojn kaj la alian sur liajn genuojn. La malsanulo kunigu la krurojn, fleksu la genuojn, por ke la genuoj laŭeble premu sin al la brusto (Bildo 2). Ŝancelu la malsuprajn membrojn de la malsanulo por malstreĉi liajn lumbojn.

 

 

    (8) La masaĝato malstreĉu la maldekstran kruron kaj ĝin rektigu. Vi tenu la dekstran maleolon de la malsanulo per unu mano kaj tenu ties genuon per la alia. Fleksu ties genuon kaj gambon kaj per la mano, per kiu vi tenas la maleolon, rapide etendu ties kruron ĝis rektiĝo (Bildo 3). Faru tion 3-5 fojojn. Faru la samon al la maldekstra kruro.

 

 

 

    KONTRAŬ TORDIĜO DE LA MALEOLOJ

 

    Maleola tordiĝo estas ofta malsano. Ĉi tie ni traktas pri kuraco de maleola tordiĝo sen osta rompiĝo. La metodoj estas uzataj ankaŭ por kuraci la malnovan tordiĝon. Koncerne la akutan tordiĝon de la maleoloj, kiu kaŭzas akran doloron, ŝveliĝon kaj malfacilan moviĝon al la koncerna korpoparto, estas do malpermesite masaĝi por neprofesiaj kuracistoj. Tiam oni devas senprokraste fari malvarman kompresadon kaj bandaĝadon al la malsanulo suferanta de akuta tordiĝo.

 

    La masaĝato kuŝu surdorse kaj vi staru antaŭ liaj piedoj.

 

    (1) Per la palpa flanko de la fingroj malforte frotu la vunditan parton 30-50 fojojn kaj per la dikfingro forte knedu la lokon 30-50 fojojn ĝis varmiĝo.

 

    (2) Puŝu viajn unu aŭ du dikfingrojn sur la vundita loko de la maleolo de malsupre supren 10 fojojn.

 

    (3) Per unu mano tenu la piedfingrojn de la malsanulo kaj per la alia ties kalkanon. Malforte tiru ĝin malsupren kaj ŝancelu ĝin (Bildo 4).

 

 

 

    (4) Per la palpa flanko de la montra fingro premu la akupunkturajn punktojn ŝangĉiŭ, ĝongfeng, ŝjeŝji, kun-lun, ŝenmaj, ĉiŭŝju, pusan, ĝinmen, ĝinggu kaj ŝugu (Bildo 5), per la palpa flanko de la montra fingro knedu tiujn punktojn kaj per la pinto de la dikfingro piku ilin forte, tamen ne vundu la haŭton.

 


1. Ĝongfeng 2. Ŝjeŝji 3. Ŝangĉiŭ 4. Ŝenmaj 5. Kunlun 6. Ĉiŭŝju 7. Ŝinggu 8. Ŝugu 9. Ĝinmen 10. Pusan 11. Piedo kun interna maleolo 12. Piedo kun ekstera maleolo
 

 

    (5) Per la manplatoj premu ĉiun maleolon 30 sekundojn.

 

    (6) Metu viajn manplatojn sur la internan kaj eksteran maleolojn kaj puŝu ilin de malsupre supren 10 fojojn.

 

    Se la tordiĝo estas malnova kaj maleolo iomete ŝvela, vi do povas per la pinto de la dikfingro piki la ŝvelintan korpoparton kaj per la dikfingro forte premi la lokon, tio estas efika por senŝveliĝo kaj sendoloriĝo.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 

 

 

 
Prezenti la Dao De Jing-on estas kvazaŭ enpuŝegi jam malfermitan pordon. Ŝajne la Dao De Jing estas universale konata, same kiel la Evangelio laŭMateo, aŭ la Sankta Korano. Temas pri relative mallonga (ĉirkaŭ 80-paĝa, 5000-ideografiaĵa) saĝo-teksto, verkita antaŭ pli ol 2000 jaroj. Sed tiu saĝo-teksto elmetas pli da ambigueco, ol iu alia.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng