Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Verda standardo en maratono
2013-06-28

Teksto de Ferulo kaj fotoj de Huang Min

 


Xinxin kaj maraton-partoprenantoj 
 

Partoprenantoj en maratono
 

 

    En la 15a de junio okazis Lanzhou-a Internacia Maratono, kaj aliĝis en ĝi 43 600 homoj el 26 landoj kaj regionoj kaj 61 ĉinaj urboj.

 

    Inter ambasadoroj de la maratono troviĝis 5-jara knabo Xinxin, kaj lia apero altiris multe da atentoj pro gluaĵo de verda standardo sur lia vizaĝo.

 

    La ideo, verd-stela gluaĵo sur vizaĝo, venis de lia patrino Huang Min. Ŝi estas ĝenerala vicsekretario de Gansu-a Esperanto-Asocio kaj ĝenerala sekretario de Lanzhou-a Esperanto-Asocio.

 

    Xinxin ne malindigis konfidon de esperantistoj. Scivolemaj pasantoj ankaŭ deziris havigi al si la gluaĵon, tamen Huang Min respondis: "Nur tiuj, kiuj amas Esperanton, lernas Esperanton kaj disvastigas Esperanton, rajtas porti la verdan standardon!"

 

    Huang Min lernis nian lingvon de la jaro 2002, kaj ĉeestis en la pekina UK en la jaro 2004, kiu donis al ŝi profundan impreson pri la grava rolo de Esperanto en la internacia interkomunikado kaj popola diplomatio. Post UK en 2004 ŝi diligente lernas Esperanton kaj aktivas por disvastigo de la lingvo.

 

    En la lastaj jaroj Esperanto-asocioj de Gansu kaj de Lanzhou funkciigis plurajn Esperanto-kursojn kiel fakultatoj en kelkaj universitatoj kaj altlernejoj en Lanzhou, kaj trejnis multajn novajn esperantistojn.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 

 

 
Prezenti la Dao De Jing-on estas kvazaŭ enpuŝegi jam malfermitan pordon. Ŝajne la Dao De Jing estas universale konata, same kiel la Evangelio laŭMateo, aŭ la Sankta Korano. Temas pri relative mallonga (ĉirkaŭ 80-paĝa, 5000-ideografiaĵa) saĝo-teksto, verkita antaŭ pli ol 2000 jaroj. Sed tiu saĝo-teksto elmetas pli da ambigueco, ol iu alia.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng