Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Poemo de Tao Yuanming
2013-06-28

 

Traduko-1

 

Tao Yuanming (365~427)

 

☆ Drinkado (V)

 

Mi loĝas en la homa mondo,

 

Ekster bruado de la ĉar'.

 

Kiel trankvili? Jen respondo:

 

En mia kor' nur fora klar'.

 

0=0/ -0/ =0/ =0/

 

=0/ 0=0/ -0/ =

 

=0/ 0=0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ =

 

Nun krizantemon mi do pluku!

 

L' okulojn frapas suda mont'.

 

Kaj la vespera sun' konduku

 

La birdojn al la nesta frond'!

 

0-0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ =

 

0-0/ =0/ =0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ =

 

Intima sento sin entenas;

 

Esprimi ĝin mi jam ne penas.

 

0=0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ -0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

Traduko-2

 

Tao Yuanming (365~427)

 

☆ Drinkado (V)

 

Mi loĝas en la brua mondo aĉa,

 

Ne aŭdas ĉeval-henon, nek kaleŝon.

 

"Kiel vi trovis la kvieton pacan?"

 

Ĉar koro mia foras de l' mondmezo.

 

0=0/ -0/ =0/ =0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

=0/ 0=0/ -0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

Krizantem-florojn mi ĉe l' heĝo plukas,

 

Aprecas belon de la monto suda,

 

Birdetoj ope nesten ree flugas,

 

Pejzaĝo ĉarmas je la falo suna.

 

0-0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

Jen vero estas de la homa vivo,

 

Komprenon mi posedas sen klarigo.

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo= gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

    Tao Yuanming(365-427),kun adoltiĝa nomo Tao Yuanliang kaj literatura alnomo Sinjoro Kvin Salikoj, estis postmorte titolita de liaj amikoj Sinjoro Jingjie. Li estis lokano de Chaisang (en nuna urbo Jiujiang de Jiangxi-provinco). Tao Yuanming fondis en la historio de ĉina literaturo branĉon de idilio. Per la “vortoj de kamparanoj” kaj senornama stilo li faris idilion plena de modesta odoro de kamparana vivo kaj kreis novan terenon en la ĉina antikva poezio.

 

    Tao Yuanming verkis poem-serion el 20 poemoj sub komuna titolo kun mallonga prefaco. Laŭ lia memkonfeso, tiuj poemoj ĉiuj estis verkitaj de li post ebriiĝo, laŭ sia libera bontrovo, ne en unu fojo, en apartaj sendependaj pecoj. La serio do respegulis el diversaj flankoj la vivon, penson, volon kaj virton de la aŭtoro.

 

    Tiu ĉi peco “Mi loĝas en la homa mondo” estis la 5-a peco el la poemserio .

 

    La unuaj du versoj diris, ke “ mi loĝas kvankam en brua homa mondo, tamen mi vivas tre kviete, aŭdante nek ĉeval-henon, nek kaleŝon.” Kial povis tiel okazi? La kerna kaŭzo estis tio, ke “ mia koro estas fora de la regista rondo. Diste for de la malpura rondo de ŝtatoficistoj, nature mia loĝloko fariĝas malproksima kvieta.”

 

    La sekvaj kvar versoj versis pri la vivo en kamparo, i.a. legiĝis jarmile fama versduo “Krizantem-florojn mi ĉe l' heĝo plukas, / Aprecas belon de la monto suda,”. La poeto kaj plukis kaj aprecis krizantemojn, tio jam estis tre plezura, kaj hazarde li ekvidis la verdan silueton de la Suda Monto. Kiom rava! Ĉu oni povus vidi tion en la rondo de ŝtatoficistoj?

 

    Sekvis la versduo “Birdetoj ope nesten ree flugas,/ Pejzaĝo ĉarmas je la falo suna.” Ankaŭ tio estis pejzaĝo, kiun la poeto hazarde ekvidis. En la ĉarma vespera krepusko de la Suda Monto, birdoj ope flugis revenen. Ĉio moviĝis libere, laŭ sia bontrovo. Tio vere similis al la poeto en kvieto post liberiĝo de la malpura rondo de ŝtatoficistoj. La poeto per kvieta animstato versis pri naturo, kaj ankaŭ per tiuj pitoreskaj pejzaĝoj spegulis sian animstaton en kvieto, tiel legiĝis granda harmonio inter homo kaj naturo.

 

    La lasta versduo resumis la tutan poemon:Aŭtoro ricevis inspiron el Naturo kaj komprenis la veran signifon de vivo. Sed tio estis neesprimebla per vortoj, ĉar mankis taŭgaj vortoj por esprimi tion, kaj fakte ankaŭ tia vortumado estis ne-necesa!

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 
Prezenti la Dao De Jing-on estas kvazaŭ enpuŝegi jam malfermitan pordon. Ŝajne la Dao De Jing estas universale konata, same kiel la Evangelio laŭMateo, aŭ la Sankta Korano. Temas pri relative mallonga (ĉirkaŭ 80-paĝa, 5000-ideografiaĵa) saĝo-teksto, verkita antaŭ pli ol 2000 jaroj. Sed tiu saĝo-teksto elmetas pli da ambigueco, ol iu alia.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng