Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Poemo de Li Bai
2013-06-28

 

    Li Bai(701~762)

 

    Sola sur Jing Ting-monto

 

   Birdar' forflugis alten kun flugila sving'.

 

   Foriris sola nub' de l' ĉielbluo.

 

   Interrigardas mi kaj monto de Jing Ting.

 

   Senfrate solecas ni, sed sen enuo.

 

   0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/ =

 

   0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

   0-0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =

 

   0=0/ 0=0/ 0-0/ 0=0/

 

   (Trad. Kalocsay)

 

   (0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

 Ĝi estis kvinpieda verskvaro versita de Li Bai (701~762), la granda poeto de Tang-dinastio. Kvinpieda verskvaro legiĝis tre mallonga. La ĉina originalo konsistis nur el 20 ideogramoj(20 silaboj). Sed aperis multaj bonegaj Tang-poemoj en tiu skemo.

 

 Tiu ĉi poemo estis versita en la 12-a jaro de Tianbao-erao(753),dek jarojn pli malfrue post kiam Li Bai estis devigita forlasi la metropolon Chang'an. Jingting-monto sidis norde ekster la nuna urbo Xuancheng, Anhui-provinco.

 

 En antikva Ĉinio, kiam kleruloj sentis turmenton de misfortuno, ili ofte serĉis konsolon ĉe montoj aŭ akvoj de Naturo. Eĉ ankaŭ ordinaraj homoj havis la saman sperton: sin ĵeti al naturo ofte ĝojigas, precipe en laciĝo de sia koro kaj korpo. Fronte al la realo, nia poeto sentis sin malĝoja kaj soleca. Vidante la monton, tamen li povis portempe forlasi la homan mondon kaj forgesi akiron aŭ perdon en sia vivo. Tiel lia koro havis momenton da kvieto. Li ne plu sentis senpaciencon kaj doloron. Lia animo ŝajne trovis lokon de reveno. Kvankam li akiris portempan kvieton, tamen, se li revenus al la homa mondo, kion li denove renkontos? Ni sentis la neeldiritan penson de poeto el la vortoj “Senfrate solecas ni”, kaj ni pli komprenis la profundan solecon en lia koro.

 

 Per sia eksterordinara imagipovo kaj lerta kompono la poeto donis vivon al la naturaj pejzaĝoj kaj verkis ilin vivecaj, personigante Jingting-monton. La aŭtoro versis pri sia soleco, pri sia misfortuno de talentulo nerekonata, sed pli pri sia nefleksebleco antaŭ misfortuno kaj serĉado pri konsolo kaj apogo en Naturo. Tiu ĉi poemo estis bona poemo por esprimi la spiritan mondon de la poeto.

 

 La rubriko Ĉinaj Antikvaj Poemoj ekzistas jam unu jaron, kun 50 pecoj. La komenca kaj lasta pecoj ambaŭ estas versitaj de Li Bai, esperantigitaj de Kalocsay, kun enhavo pri monto. Konfuceo iam diris, ke “la virtuloj trovas plezuron en montoj”, ho jes efektive!

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 
Prezenti la Dao De Jing-on estas kvazaŭ enpuŝegi jam malfermitan pordon. Ŝajne la Dao De Jing estas universale konata, same kiel la Evangelio laŭMateo, aŭ la Sankta Korano. Temas pri relative mallonga (ĉirkaŭ 80-paĝa, 5000-ideografiaĵa) saĝo-teksto, verkita antaŭ pli ol 2000 jaroj. Sed tiu saĝo-teksto elmetas pli da ambigueco, ol iu alia.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng