2013-07-02 Teksto kaj fotoj de Sun Mingxiao
 S-ro Sasaki Teruhiro kaj lia edzino en la libro-dona ceremono |
|
 En la ceremonio por donaco de la libroj |
En la posttagmezo de la 29-a de junio s-ro Sasaki Teruhiro, eksa prezidanto de KAEM kaj konsiliano de la Japana E-Instituto donacis pli ol 600 librojn pri la japana literaturo en la japana lingvo al la Zaozhuang-a Universitato.
S-ino Zhao Jun, vicĉefredaktoro de la redakcio de El Popola Ĉinio (EPĈ) kaj konstanta komitatano de la Ĉina E-Ligo (ĈEL) kaj s-ro Wang Ruixiang, la prezidanto de KAEM kaj vicĝenerala sekretario de ĈEL, s-roj Hu Xiaolin, Cao Shengqiang kaj Zeng Xianming, estraranoj de la universitato partoprenis en la libro-donaca ceremonio. S-ro Hu Xiaolin kaj s-ino Zhao Jun faris paroladon respektive en la ceremonio.
Redaktoro: Wang Lihua
|