2013-07-02 Teksto kaj fotoj de Sun Mingxiao
 Gvidantoj de EPĈ kaj ĈEL dum la vizito al E-Muzeo |
|
 En la kunsido pri propono al E-Muzeo kaj la 10a Ĉina Kongreso de Esperanto |
En la 28-a de junio, s-ino Zhao Jun, vicĉefredaktoro de la redakcio de El Popola Ĉinio (EPĈ) kaj konstanta komitatano de la Ĉina E-Ligo (ĈEL), kaj s-ro Wang Ruixiang, la prezidanto de KAEM kaj vicĝenerala sekretario de ĈEL, vizitis la nove konstruitan E-Muzeon en la Zaozhuang-a Universitato en la provinco Shandong en orienta Ĉinio. S-roj Hu Xiaolin, Cao Shengqiang kaj Zeng Xianming, estraranoj de la universitato akompanis ilin en la vizito.
Ambaŭ flankoj diskutis pri plibonigo de la muzeo kaj preparo de la 10a Ĉina Kongreso de Esperanto en la urbo Zaozhuang.
Redaktoro: Wang Lihua
|