2013-07-02 Teksto kaj fotoj de Sun Mingxiao
 Fraŭlino Gao Hui en prezido de la prelego |
|
 S-ro Semio en prelego pri sia vizito al Japanio |
En la posttagmezo de la 27-a de junio, s-ro Semio (Sun Mingxiao) faris la prelegon pri sia vizito al Japanio. Tio estas la unua prelego okazinta en Esperanto-Muzeo en la Zaozhuang-a Universitato en la provinco Shandong en orienta Ĉinio.
Fraŭlino Gao Hui, la ĝenerala sekretario de la Shandong-a Esperanta Junulara Organizo, prezidis la prelegon. Pli ol 20 personoj aŭskultis la prelegon, inkl. de s-ro Sasaki Teruhiro, membroj de la menciita organizo kaj tiuj de la Esperanto-Asocio en la universitato.
Redaktoro: Wang Lihua
|