La
12-an de augusto finighis per sukceso la milita ekzercado de 5 membroj
de la Shanhaja Kunlabora Organizo (ShKO). La ekzercado estas la
unua fojo por la 5 landoj post la fondigho de ShKO. En la ekzercado
soldatoj el Chinio, Rusio, Kazahhstano, Kirgizstano kaj Taghikstano
kune batalis kontrau teroristoj. La ekzercado fortigis la kunlaboron
kaj akordighon inter la partoprenantaj landoj kaj estas utila por
konservi la pacon kaj sekurecon de la membroj de ShKO.
La chi-foja ekzercado iris en 2 periodoj: la unuaperioda okazis
en Ucharal, landlima urbo de orienta Kazahhstano, kaj la duaperioda
en la Xinjiang-a Ujgura Autonoma Regiono de Chinio. La ekzercado
supozigis, ke teroristoj rabokaptas aviadilon kaj invadas la teritorian
aeron de Kazahhstano, kaj samtempe aliaj teroristoj sekrete eniras
en la Xinjiang-an Ujguran Autonoman Regionon de Chinio kaj fondas
la armitan kampadejon por fari terorisman atakon.
En
la ekzercado la komandantoj kaj soldatoj el la 5 landoj kune ekstermis
teroristojn, savis ostaghojn kaj detruis la armitan kampadejon de
teroristoj.
La chi-foja milita ekzercado estas plenumita lau "Shanhaja
Konvencio pri batalo kontrau terorismo, separatismo kaj ekstremismo"
subskribita de Chinio, Rusio, Kazahhstano, Kirgizstano kaj Taghikstano.
La sukceson de la ekzercado oni shuldas al la suficha preparado
de la membrolandoj.
Rilataj
artikoloj:
Kontrauterorisma
milita ekzercado
Kontrauterorisma
milita ekzercado en Xinjiang
|