Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


ChINIO

La Azia-Europa Konferenco de Esperanto kaj Ekonomio-komerco en Xinxiang, Chinio

    La 22-an de junio 2002 inaugurighis en la urbo Xinxiang, Henan-provinco, Chinio, la Azia-Europa Konferenco de Esperanto kaj Ekonomio-komerco, kun partopreno de ch. 100 esperantistoj el Chinio, Australio, Mongolio, Koreio kaj Rusio. Sur la podio estis verda flago kaj portreto de Zamenhof. Oni audigis la surbendigitan himnon "La Espero", kiun la cheestantoj zumis lau la melodio. Salutvortojn donis vicprezidanto de la China Esperanto-Ligo s-ro Zou Guoxiang, vicprezidanto de la Xinxiang-a Esperanto-Asocio s-ro Wang Xiaosi kaj respondeculoj de aliaj lokaj Esperantaj organizoj.

    Dum la konferenco akademiano Li Shijun faris prelegon titolitan "Brave pioniru" pri lingvo, ekonomio kaj komerco, kaj la partoprenantoj diskutis pri la temo kaj venis al la konkludo, ke la nova epoko donis shancon al disvolvo de ekonomio kaj komerco, kaj Esperanto estas utila al prosperigo de la socia ekonomio kaj la komerco inter la popoloj.

    La konferenco finighis vespere de la 24-a.

La Tria E-ekspozicio por Infanoj en Nankino

    La 1-an de junio 2002 (la Infana Tago) la Tria E-ekspozicio por Infanoj okazis en la elementa lernejo Fuzimiao en Nankino, Chinio, kun jenaj temoj: (1) La situacio kaj estonteco de Esperanto; (2) Infano kaj Esperanto; (3) Famuloj kaj Esperanto; (4) Esperanto kaj literaturo por infanoj; (5) Esperanto kaj kolektado; (6) Niaj geamikoj tra la mondo.

    Pli ol 200 instruistoj, lernantoj kaj esperantistoj vizitis la ekspozicion, kiu montris diversajn librojn, kolektojn kaj instruajn materialojn pri Esperanto. Dum la ekspozicio ili intershanghis spertojn pri uzado de Esperanto kaj lingva edukado de infanoj. Membroj de la Zamenhof-a E-Klubo por Infanoj preparis por la vizitantoj interesan programon kaj faris komunan fotadon. La organizanto ricevis pli ol 100 gratulajn leterojn, poshtkartojn kaj aliajn memorajhojn el 36 landoj.

(Zhuang Qixiong)

Azia Rondo Familia fondighis

    Marte de 2002 la Azia Rondo Familia (ARF) fondighis en Chinio kun la celo kunligi aziajn esperantisto-familiojn kaj instigi uzon de Esperanto en aziaj familioj. La tasko de ARF estas aranghi familiajn renkontighojn, faciligi familiajn interrilatojn per reta diskutejo, kuraghigi kaj subteni Esperantan edukadon en familio, proponi interviziton kaj ghemelighon de familioj por E-praktikado. La organo de ARF estos "Familio" (elektronika bulteno, preparata). Al ARF povas membrighi aziaj familioj, kiuj instruas au instruos al siaj idoj Esperanton au uzas ghin alimaniere. Senpagaj alighontoj devas informi pri la nomo, sekso, naskighdato, profesio, lingvonivelo, adreso kaj retposhto de siaj familianoj al Azia Rondo Familia, p/a s-ro Zhang Xuesong, Changtaiguan Dianguansuo, CN-464193 Xinyang, Henan, Chinio. Rete: turimo@371.net.

(Zhang Xuesong)


Pliaj >>>