Pekinaj
e-istoj kunvenis che 20-jarigho de PEA
Pli
ol 100 pekinaj e-istoj kunvenis la 24-an de februaro, 2001, por
festi la 20-jarighon de la Pekina E-Asocio (PEA). Inter ili estis
respondeculoj, fakuloj kaj famuloj el diversaj rondoj. Ghin cheestis
ankau s-ro Chai Zemin, honora prezidanto de PEA kaj prezidanto de
la china societo "Amikoj de Esperanto", s-ro Chen Yuan,
honora prezidanto de la China E-Ligo (ChEL), laborantoj de ChEL,
EPCh, Esperanta Sekcio de China Radio Internacia, membroj de PEA
kaj aliaj samideanoj en Pekino.
S-ro
Nan Youli, prezidanto de PEA, retrorigardis la agadon de PEA kaj
ghian kontribuon al Esperantujo en la pasintaj 20 jaroj.
La
parolado de s-ro Chen Yuan vekis intereson de la cheestantoj. Li
eksplikis la tri kauzojn au bazojn, ke Esperanto povas daure disvolvighi
post sia centjara ekzistado, tio estas ghiaj sukceso en filologio,
amasa movado kaj idealo. Kun tiu kompreno oni neniam perdos kredon
pri Esperanto kaj E-movado.
Post
vochlegado de gratulaj mesaghoj de chinaj kaj alilandaj e-istoj
kaj E-organizoj, la cheestantoj subskribis blankan tukon kun verda
stelo kaj emblemo de Olimpikoj. Ili varme subtenis Pekinon en ghia
invito de Olimpikoj en 2008.
Zamenhofa
festo en Pekino
Memore
al la 141-a datreveno de la naskigho de L. L. Zamenhof, kunsidis
ch. 50 pekinaj e-istoj la 16-an de decembro 2000.
En la kunsido
paroladon faris s-ro Chai Zemin, prezidanto de la societo "Amikoj
de Esperanto", s-ro Yu Tao, ghenerala sekretario de la China E-Ligo
kaj vicchefredaktoro de "El Popola Chinio" kaj s-ro Li Shijun, akademiano
kaj eksa vicchefredaktoro de "El Popola Chinio". Ili rememorigis
la historion de la china E-movado, prikantis la agadon de la chinaj
adeptoj de nia genia majstro por liberigo de la china popolo en
la malnova Chinio kaj ilian kontribuon al konstruado de la nova
Chinio, kaj antauvidis la belan perspektivon de Esperanto en la
tuta mondo, alvokante, ke la chinaj e-istoj pli energie laboru por
disvolvigho de Esperanto.
Poste
la cheestantoj kun granda intereso rigardis video-diskon pri esperantisto-poeto
Mao Zifu.
(Wang
Lihua)
* Iru al "Esperantujo>Forumo"
por legi la tekston de la parolado de Yu Tao kaj tiun de Li Shijun.
Parolado
en la Zamenhofa Festo de 2000
Zamenhof
-- doktoro bonkora
|