Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


GERMANIO

La 19-a Internacia Festivalo okazonta

    La 19-a Internacia Festivalo (IF) okazos en Borken-Gemen, Germanio, inter la 27-a de decembro 2002 kaj la 3-a de januaro 2003. La festivalo ofertas specifan programon por mezaghuloj (25-55-jaraj) kaj junaj familioj kun au sen infanoj.

    IF kunvenigas chiujare ch. 200 personojn el preskau 20 landoj kaj farighis unu el la plej sukcesaj aranghoj en Esperantujo. Ghi estas arangho por lingve spertaj personoj, sed laudezire ni ofertas paroligajn kursojn, ekzemple por la partner(in)o.

    La klerigejo estas kastelo, en kiu ni ofertas la salonojn kaj manghejojn. La modernaj dormejoj trovighas proksime en la kastela parko. En la apuda historia vilagho Gemen (urboparto de Borken) estas belaj promenvojoj kaj butikuma ebleco. Kadra temo: "Religioj kaj konfliktoj". Oni proponas varian programon: Matene kaj posttagmeze altkvalitaj prelegoj pri la kadra kaj aliaj temoj, kursoj, urbaj vizitoj kaj promenoj, kaj vespere folkloro, koncertoj, muziko kaj danco. Kompreneble ni silvestre impone bonvenigos la novan jaron kun balo kaj antaua silvestra bufedo (bankedo). En la tuttaga ekskurso oni vizitos la urbeton Xanten kaj la apudan Kevelaer (pilgrimejo).

    Nia etosoplena IF-trinkejo ("Knajpo") jam farighis la plej fama en Esperantujo kaj ofertas diversajn bierojn, vinojn (kun E-etikedo), koktelojn, kafon kaj kukon.

    Pliaj informoj kaj aligho che: Hans-Dieter Platz, Postfach 1148 DE-34303 Niedenstein, Germanio. Retposhto: HDP@internacia-festivalo.de.

(Hans-Dieter Platz)

Mendu rete E-librojn kaj lumdiskojn

    Nun eblas mendi chirkau 20 librojn kaj lumdiskojn
(kompaktajn diskojn) en la paghoj de <www.EsperantoLand.de> au <www.EsperantoLand.org/de>. Ni komencis la oferton per lernolibroj, vortaroj, facilaj legajhoj kaj tri muzikajhoj.

    La oferto estas enretigo de libroj de la Esperanto-Centro (Hermann Behrmann), kiu ankau forsendas la menditajn librojn kun la konata zorgemo.

    Ni esperas, ke la teknika realigo de la oferto plachos al vi. Volonte ni ricevos komentojn same pri la tekniko kiel pri la enhavo. Retadreso: <Lu@EsperantoLand.org>. Kaj kompreneble ni tre ghojos, se vi shatos mendi librojn pere de niaj paghoj <http://www.EsperantoLand.org/de/libroj/>, kaj per tio subtenas nian tutan oferton interrete kaj eksterrete.

(EsperantoLand)

 

La 19-a Internacia Festivalo okazos en Germanio

    La tradicia Internacia Festivalo (IF) ofertas specifan programon por mezaghuloj ("dua generacio", 25-55-jaraj) kaj junaj familioj kun au sen infanoj.

    IF kunvenigas chiujare ch. 200 personojn el preskau 20 landoj kaj farighis unu el la plej sukcesaj aranghoj en Esperantujo, nun alighis jam 148 personoj el 18 landoj. Ghi estas arangho por lingve spertaj personoj, sed laudezire ni ofertas paroligajn kursojn, ekzemple por la partner(in)o.

    La 19-a IF okazos de la 27-a de decembro 2002 ghis la 3-a de januaro 2003 en Borken-Gemen, Germanio. La klerigejo estas kastelo, en kiu ni ofertas la salonojn kaj manghejojn, la modernaj dormejoj trovighas proksime en la kastela parko.

    Kadra temo: "Religioj kaj konfliktoj". Ni proponas varian programon, t.e. matene kaj posttagmeze altkvalitaj prelegoj pri kadra kaj aliaj temoj, kursoj, urbaj vizitoj kaj promenoj. En la tuttaga ekskurso, fakultativa propono, en la 30-a de dec. 2002, ni vizitos la urbeton Xanten (konata pro ghia arkeologia parko, en kiu oni rekonstruas domojn, murojn kaj templojn el la romia epoko) kaj la apudan Kevelaer (pilgrimejo). Vespere okazos folkloro, koncertoj, muziko kaj danco. Kompreneble ni silvestre impone bonvenigos la novan jaron kun balo kaj antaua silvestra bufedo (bankedo).

    Nia etosoplena IF-trinkejo ("Knajpo") jam farighis la plej fama en Esperantujo kaj ofertas diversajn bierojn, vinojn (kun E-etikedo), koktelojn, kafon kaj kukon.

    Por infanoj estos aparta prizorgo kaj programo, en tri grupoj: por junaj (3-6-j.), pli aghaj infanoj (7-13-j.) kaj gejunuloj ekde 14-j.

    Pliaj informoj, informiloj, alighiloj riceveblas che la IF-organizanto: Hans-Dieter Platz, Postfach 1148, DE-34303 Niedenstein, Germanio. Tel./Fakso int.: +49-5624-8007
Retadreso: HDP@internacia-festivalo.de.
TTT-pagho: www.internacia-festivalo.de.

(Hans-Dieter Platz)

1. 2. 3.