Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


GERMANIO

Germana E-junularo invitas vin

    La 46-a Internacia Seminario okazos inter la 27-a de decembro 2002 kaj la 3-a de januaro 2003 en Trier, Germanio. Temo: Ekstremismo -- specoj, originoj, efikoj.

    Dum la seminario ni diskutos pri la diversaj formoj de ekstremismo kiel ekzemple ekstrema politiko, religio au sporto. Ankau interesos nin tio, de kie ili venas kaj kiel ili ekas. Plie ni volas rigardi al la konsekvencoj de la formoj de ekstremismo. Se oni volas kontraubatali kelkajn formojn, kiel oni plej bone faras tion?

    Trier situas en la okcidento de Germanio. Tio estas la fama vinregiono "Mosel" kaj tie estas belega kaj komforta junulargastejo kun dusho kaj necesejo en chiu chambro. En la subtera etagho trovighas belega trinkeja salono, kie oni povas amuzighi che biero au vino el la regiono. Oni povas ghui kaj etosoplenan silvestron kaj bonkvalitan tagan, vesperan kaj noktan programon dum la tuta semajno.

(Till Schonberner)

1. 2. 3.