17-a KISO
bonvenigas vin
La
Marburga Esperanto-Grupo invitas vin al la 17-a Kafoklacha Internacia
Somera Renkontigho (KISO), kiu okazos de la 19-a ghis la 25-a
de augusto 2002 en la Naturamika Kabano situanta en arbaro proksime
al la urbo Marburg.
Pliaj
informoj troveblas che <http://www.esperanto.de/kiso/> au
che Marburga Esperanto- Grupo, Affollerstr. 19, D-35039 Marburg/Lahn;
retposhte:
<kiso@esperanto.de>.
(La
Marburga Esperanto-Grupo)
La
1-a Konferenco de INA okazos
La
Internacia Naturkuracista Asocio (INA) enkondukis parte pagatan
sekretarian postenon kaj organizas sian 1-an konferencon por pridiskuti
la reorganizajn kaj fakajn aferojn. La konferenco okazos de la
19-a ghis la 24-a de augusto 2002 en Krefeld, Germanio. Estas
invitataj chiuj, kiuj opinias la naturkuracadon estonto de la
medicino kaj volas scii detalojn de sana senmedikamenta vivmaniero.
Detaloj haveblas che la sekretario: Anatolo Goncarov, p/k 65,
Sankt-Peterburg, RU-197022, Rusio, rete: <anatolog@mail.ru>.
(El
"Esperanto")
Germanlingva Esperanto-kurso reta
Germanlingvan
Esperanto-kurson por komencantoj, kiuj volas memlerni la lingvon
Esperanto, vi trovas en la retejo: <www.karapaco.de>.
(Klubo
Karapaco en Altenburg)
1.
2.
3.
|