Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


JAPANIO

Al la japana kongreso en oktobro

    Ni invitas vin al la 89-a Japana Esperanto-Kongreso, kiu okazos de la 4-a ghis la 6-a de oktobro, 2002, en Hukusima (Fukushima, lau alia literumo). La kongresa temo estas "Floru Kulturo Porpaca". La kongres-urbo trovighas norde de Tokio je 2 horoj au malpli per super-ekspreso. La loghejo estas en varmfontejo.

    Kiel gasto eksterlanda, s-ro Ionesov el Uzbekistano parolos.
Kiel gastopreleganto, s-ro Henmi Yoo, nia subtenanto kaj literaturisto, parolos pri paco en la japana lingvo. Detalon vidu en <http://espero.hoops.ne.jp/jk2002/esp/index.html>
kaj por aligho kontaktighu kun <jei@mre.biglobe.ne.jp>.

    Lige al la kongreso, ankau chi-jare la Japana Poshto emisios t.n. ehho-karton, t.e. poshtkarton kun reklamo de Esperanto, de la 1-a de oktobro en Hukusima kaj najbaraj urboj, dank' al monofero de esperantistoj, kiuj finance subtenas tiun formon de reklamado. La specimenon (lastajaran) vidu che:
<http://www2s.biglobe.ne.jp/~jei/okazigo/2001/ehxo.htm>

(Sibayama Zyun'iti)

Refondo de la Budhana Ligo Esperantista

     Oni starigis retajn kontaktojn kun tiuj, kiuj interesighas pri budhismo. Estas interkonsentita kunveno dum la 87-a Universala Kongreso de Esperanto okazonta en la 3-10-a de augusto 2002 en Fortalezo, Brazilo. Kie oni planas la refondon de la Budhana Ligo Esperantista kaj samideano Gunnar Gallmo lanchos siajn verkojn "Traduko de Dharmopado" kaj "Kelkaj faktoj pri budhismo" (se la Eldona Societo Esperanto finpretigos ilin ghustatempe). Esperantistaj budhistoj/interesighintoj bonvolu kontakti la iniciatinton s-ano Yamaguti Sin'iti <syam-z@wa2.so-net.ne.jp>; tel/fax: 052-807-1198; TTT-pagho: http://www13.u-page.so-net.ne.jp/wa2/syam-z/budhismo.indekso.html.

(Karma Choki Wangchuk
<http://www.utopia.com.br/esperanto/budhismo>)

Malfermighis la TTT-ejo de KAEM

    En la 18-a de februaro 2002 malfermighis la TTT-ejo de Komisiono de Azia Esperanto-Movado (KAEM) kun la adreso: <http://www2s.biglobe.ne.jp/~jei/kaem/kaem_kap.htm>. Ene estas informoj pri la 3-a Azia Kongreso de Esperanto okazonta en augusto 2002 en Koreio.

(Hori Yasuo)

1. 2. 3.