Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


JAPANIO

Renovigo de la TTT-ejo de KAEM

    En aprilo renovighis la TTT-ejo de KAEM (Komisiono pri Azia Esperanto-Movado de UEA).

    Vizitu "Projektoj de KAEM" en http://www2s.biglobe.ne.jp/~jei/kaem/kaem_kap.htm, kaj vi trovos interalie la novan regularon de la projekto B por sendi kompetentan instruiston de Esperanto: rekte vizitebla per http://www2s.biglobe.ne.jp/~jei/kaem/kaem-prob.htm, kaj la finan rezulton de la projekto C en 2003 por aligi al UEA, la movadajn aktivulojn en malfacile pagipovaj landoj en Azio, je:     http://www2s.biglobe.ne.jp/~jei/kaem/kaem-proc.htm.

    Vizitu "Kongresoj en Esperanto" kaj vi trovos interalie la 3 chinajn kongresojn kune en tiu chi jaro: http://www2s.biglobe.ne.jp/~jei/kaem/kaem-3chinaj-kong.htm

(Sibayama Zyun'iti <sibazyun@nifty.com>)

La 89-a Japana Esperanto-Kongreso okazinta

    En la 4-6-a de oktobro 2002, sukcese okazis la 89-a Japana Esperanto-Kongreso en la urbo Hukusima. La simbola temo estis "Floru Kulturo Porpaca!".

    Al ghi alighis 424 personoj, dume el ili 248 efektive vizitis la kongresejon. Krome 112 civitanoj auskultis la publikan prelegon de s-ro Hemmi Yo.

    Inaugure salutis Sibayama, nome de la kongresa prezidanto
kaj nome de la urbestro de Hukusima. Sekvis salutoj de reprezentantoj el Uzbekistano kaj Vjetnamio. Mesagho venis el UEA, la Korea Esperanto-Asocio, la China Esperanto-Ligo kaj Reza el Taiwan.

    Dum la kongreso okazis kunsido por prikonsideri organizadon de la 100-jara jubileo de la japana E-movado organizita en 2006 kaj inviton de UK en 2007 en banloko Iizaka.

    Okazis ankau multaj fakkunsidoj kaj la Esperantlingva prelego "Nuna lingvo-komunikada situacio en la multlingva Rusio" de Sergei Anikejev, ruso loghanta en Japanio.

    Ferme prezentitaj estis venontaj kongresoj: la kongresa flago estis transdonita al Kameoka: la 90-a Kongreso okazos en la 11-13-a de oktobro 2003 en Kameoka. La 91-a Kongreso en la 22-24-a de oktobro 2004 en Inuyama.

(Sibayama Zyun'iti)

 

Kunloghado de Esperanto

    En la 26-27-a de oktobro okazos kunloghado de Esperanto organizita de la Esperanto-Ligo de Kantoo en Japanio. Ghia loko estas Yatugatake-Esperanto-Domo de la Japana Esperanto-Instituto. Oni havos kurson de konversacio kaj legado. Vespere estos prelegeto de vjetnama esperantisto s-ro Ngoc kaj gaja vespero. Matene vi povos vidi belan monton Fujhi. Kontaktighu kun s-ro Hori Yasuo <horizonto@water.sannet.ne.jp>

(NUN: www.esperanto.se/nun/)

1. 2. 3.