Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


JAPANIO

Kunlaboro por la Virina Tago

    Okaze de la Internacia Virina Tago (la 8-a de marto), ni petas vian kunlaboron por intershangho de mesaghoj inter virinoj japanaj kaj alilandaj. Por la tago virinaj organizoj en la gubernio Hirosima havos komunan kunvenon sub la temo "Pacon al Afgano" kaj intershanghos mesaghojn kun alilandaj virinaj organizoj au individuoj.

    Se vi volas kunlabori kun ni, kontaktu virinan organizon en via lando au urbo, kaj proponu intershanghon de mesaghoj por la tago. La temo "Pacon al Afgano" petas opinion de vialanda virino, kiel oni helpu afganon vivi en paco.

    Traduku mesaghon en Esperanton kaj per retposhto sendu al mi ghis la 20-a de feb. Ni tradukos ghin en la japanan kaj prezentos en la kunveno. Longeco de mesagho estu pli malpli 20 linioj, chiu kun 100 literoj. Aldonu la nomon de organizo. Se ne eblas mesagho de organizo, estas bonvena tiu de individuo, kaj tiuokaze aldonu la nomon, aghon kaj profesion.

    Antau la tago vi ricevos mesaghon de la kunveno en Hirosima, kun cheesto de 200 virinaj aktivuloj de rilataj organizoj.

(Osioka Taeko <osioka@mua.biglobe.ne.jp>)

Membrighu al UEA

    La Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM) de UEA varbas kandidatojn, kiuj shatus membrighi al UEA por la jaro 2002. Skribu jenon klare legeblan en unu pagho kaj sendu poshte al Japana Esperanto-Instituto. Vi mem devas skribi la peticion kaj skribu sur la koverto "Projekto C".
1. Konciza sinprezento
2. Kiel mi aktivas por nia movado en 2001
3. Kiel mi kontribuos por la movado en mia regiono
Limdato: la 31-an de decembro 2001
La rezulton vi legos en "Esperanto en Azio" (2002-2).
Japana Esperanto-Instituto: Waseda-mati 12-3, Sinzyuku-ku,
162-0042 Tokyo-to, Japanio.

(Syozi Keiko)

La 30-a Zamenhofa Festo en Kanagaua

    Okazis la 30-a Zamenhofa Festo de gubernio Kanagaua en la 9-a kaj 10-a de decembro 2000. Tie s-ro Namba, hamarondano, prelegis pri sia eniro en la mondon de Esperanto.

(Novajhoj Tamtamas)

1. 2. 3.