Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


NEDERLANDO

La Printempa Renkontigho 2002 okazos

     La Printempa Renkontigho 2002 okazos de la 8-a ghis la 12-a de majo 2002 sur la insulo Ameland, Nederlando. Sur la insulo trovighas kelkaj charmaj malnovaj vilaghoj. Plej gravas tamen la naturo: la maro, arbaro, dunoj, birdoj, plagho, fresha aero, diversaj marbestoj. "Naturo" do estos la temo de la renkontigho. Programo: koncerto, prelegoj pri vadejo kaj la frisa lingvo, vizito de naturcentro, biciklado tra la tuta insulo, promenoj che la plagho kaj en la dunoj kaj ekskurso je la vadejo.

Kotizo

Baza kotizo: ghis 15-04-2002: EUR 70
  poste au surloke: EUR 75
*Rabatoj:
  - membroj de junularaj E-asocioj ricevas rabaton de EUR 5.
- rabato de EUR 15 por enloghantoj en tiel nomataj B-landoj: ne-EU-landoj kaj krome Portugalio kaj Grekio.
- se vi preferas alveni jhaudon, la 9-an de majo anstatau merkredon, la 8-an de majo,vi ricevas rabaton EUR 5.
* Via aligho validas post la alveno de via alighilo.
*Pagomanieroj:
  - Nederlanda ghirkonto 719930, nome de Nederlanda Esperanto-Junularo, Amsterdam, Nederlando.
- UEA-konto neja-p.
- Belga ghirkonto 000-1626639-46 nome de penn-NEJ, Amsterdam, Nederlando.

Informoj: * vizitu http://pr.esperanto-jongeren.nl,
* informighu che Joost Witteveen, joostje@komputilo.org, +31-715125405,
* NEJ-telefono 06-22332383,
* RoJo@esperanto-jongeren.nl

Alighilo
Jes, mi alighas al la Printempa Renkontigho de NEJ!
Nomo:
ino/malino
Strato kaj numero:
Poshtkodo kaj loghloko:
Lando:
Naskighdato:
Telefonnumero:
Retadreso:
Mi manghas vegetare jes/ne
    La listo de partoprenantoj estos nur disdonata inter la partoprenantoj, sed se vi tamen ne volas, ke la sekvaj informoj aperu sur la listo, indiku chi tie:
- mia adreso
- mia telefonnumero
- mia retadreso
Mi estas membro de NEJ, FLEJA au alia esperantista junulara asocio jes/ne
Mi alvenos jhaude anstatau merkrede jes/ne
Mia kontribuo al la programo (tema au ne) au deziroj:
Dato:
Subskribo:
    Sendu la alighilon al: NEJ, Joost Witteveen, Ir. Driessenstraat 127, 2312 KZ Leiden, Nederlando; <joostje@komputilo.org>.

(Nederlanda Esperanto-Junularo)

Nova docento pri interlingvistiko kaj Esperanto en Amsterdamo

    La Universitato de Amsterdamo elektis Wim Jansen docento pri interlingvistiko kaj Esperanto, postsekvanto de eksterordinara profesoro Marc van Oostendorp, kiu forlasis la katedron en 2001. La nomumo estas efektiva de la 1-a de februaro 2002. Estas formala enfakultata tasko por unu kaj duona tagoj chiusemajne. La lekciprogramo pri interlingvistiko kaj Esperanto, kiel libere elektebla fako ene de la subfakultato pri teoria lingvistiko, komencighos en septembro 2002 kaj dauros dum la unua semestro de 2002-2003.

(Hans Erasmus <erasmusz@worldonline.nl>)

1. 2. 3.