Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


NEDERLANDO

Fermo de la lingvojaro

    Kiel fermo de la Jaro de la Lingvoj 2001 okazos en la nederlanda apudmara vilagho Scheveningen (apud Hago) "lingvo-foiro" en la 15-a de decembro. Cheestos ankau reprezentantoj de Esperanto Nederland kun informtablo.

    En la urbo Zwolle, kies nomo eble memorigas vin pri la novajhoj rilate la nomshangho de la Zamenhof-bulvardo, okazos ekspozicio de la 14-a de decembro 2001 ghis la 10-a de januaro 2002 sub la titolo "100 jarojn de Esperanto-instruado en Nederlando".

    En 1901 aperis la unua nederlanda lernolibro pri Esperanto. Tiu libro kaj lernolibroj el diversaj jaroj de la centjara periodo estos montrataj en la ekspozicio.

    Tiu ekspozicio estos la lasta agado de Esperanto Nederland en la kadro de la Europa Jaro de la Lingvoj.
TTT-pagho: <www.esperanto-nederland.nl>.

(H. ten Hagen <ten.hagen.esperanto@wxs.nl>)

Poshtkarta kalendaro

    La poshtkarta kalendaro de Internacia Esperanto-Instituto por la jaro 2002 estas jam havebla. La kalendaro utilas, ekzemple, por sendi al amikoj viajn novjarajn bondezirojn au por instrui al viaj E-gelernantoj la kalendarajn esprimojn.

    La prezoj, ekskluzive de la sendokostoj estas jenaj:

Kvanto
1
5
10
25
50
100
200
Prezo(euroj)
0,50
2,00
4,00
10,00
20,00
40,00
200,00

    Mendu che: Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando; tel.: +31 70 355 66 77; fakso: + 31 70 358 44 22; retposhto: <iei001@worldonline.nl>

(Internacia Esperanto-Instituto)


Pasporta Servo: bonvolu nun konfirmi por eldono 2002!

    "Pasporta Servo" strebas teni 1000 gastigantojn en eldono 2002! Bonvolu NUN respondi al tiu chi mesagho kun viaj LANDO, URBO kaj NOMO, por aperi en eldono 2002 de "Pasporta Servo". Bonvolu atenti, ke tiu chi retadreso povas aperi por pluraj gastigantoj! Bonvolu konfirmi por chiu gastiganto eksplicite.

    Mi estus dankema, se vi (telefone?) povus peti konfirmon de samurbaj au amikaj gastigantoj sen retadreso. Ju pli eblas trakti per retposhto, des malpli da afrankoj PS devas pagi. Ankau por ili sendu landon, urbon kaj nomon. Antaudankon pro rapida reago. Derk Ederveen, kompilanto de Pasporta Servo,<pasporta-servo@esperanto.org>,
<pasporta.servo@wxs.nl>, <http://www.esperanto.nu/ps>,
<http://www.esperanto.net/ps>
,
YahooGroup:
<http://groups.yahoo.com/group/PasportaServo>

ALIGHU AL ESPERANTO-ADRESARO: http://www.cs.chalmers.se/~martinw/esperanto/aligxo/

(Derk Ederveen)

1. 2. 3.