Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


NEDERLANDO

"TEJO-aktuale" -- senpaga informletero de TEJO

    "TEJO-aktuale" nun legeblas kaj aboneblas ankau per la servo <http://abonu.com>. La subpagho de "TEJO-aktuale" estas <http://abonu.com/catalog/info.tejo>, tie eblas legi la aperintajn numerojn kaj aboni en la formato HTML au tekste (unikode au per diversaj surogatoj).

    Nepre vizitu tiun retejon kaj vidu ghiajn aliajn interesajn listojn, krom TEJO-aktuale. Informojn kaj komentojn sendu al <tejo-aktuale-red@esperanto.org>. La teamo de TEJO-aktuale estas Oleg Izjumenko, Jevgenij Gaus kaj Giuseppe Castelli.

(El "TEJO-aktuale")

 

Poshtkarta kalendaro

    La poshtkarta kalendaro de la Internacia Esperanto-Instituto por la jaro 2003 estas jam havebla. La kalendaro utilas, ekzemple, por sendi al amikoj viajn novjarajn bondezirojn au por instrui al viaj E-gelernantoj la kalendarajn esprimojn. La prezoj, ekskluzive de la sendokostoj, estas jenaj:

Kvanto Prezo (euroj)
1 0,50
  5 2,00
  10 4,00
  25 10,00
  50 20,00
  100 40,00
  500 200,00

    Se vi mendas 500 ekzemplerojn, la sendokostoj estas inkluzivitaj en la prezo. Mendu che: Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando.

(Atilio Orellana Rojas)

1. 2. 3.