Nova
hejmpagho
Kunlabore
kun la profesia komputila firmao ni lanchis novan hejmpaghon por
"Esperantujo". Ni atendas vian kontribuon por redakti
kaj prezenti interesajn informojn por ni, vi kaj ili. Ne forgesu,
ke la hejmpagho <www.esperanto.pl>
estas ankau la via.
(Stanislaw
Mandrak)
Estraranoj
de PEA en amaskomunikiloj
La
2-an de marto 2001 ghenerala sekretario de Pola E-Asocio (PEA)
- Aleksander Zdechlik dum vespera programo de TV Katowice, rigardata
en granda parto de suda Pollando, estis intervjuita pri Esperanto.
Interese estis ke la jhurnalistino, kiu intervjuis Aleksander
menciis, ke ankau shi iam lernis Esperanton. Shi ech elparolis
kelkajn vortojn el la verseto kiun shi rememoris. Kun granda intereso
Aleksander raportis pri nia movado kaj montris kelkajn librojn
kaj Esperantajhojn.
Tri
tagojn pli frue al la loka radio FAN en la urbo Knurow proksime
de Gliwice estis invitita prezidanto de PEA - Stanislaw Mandrak.
Dum la intervjuo, kiu dauris duonhoron oni interparolis pri E-movado
en Pollando kaj en la mondo. Chefredaktoro de la radio per intence
"provokaj" demandoj volis elvoki pli da intereso de
la auskultantoj al la internacia lingvo. Stanislaw Mandrak klarigis
interalie pri propedeutikaj valoroj de Esperanto, pri diferencoj
inter artefarita kaj planita lingvoj, informis kie oni povas lerni
Esperanton ktp. Post la intervjuo la chefredaktoro proponis prepari
konkurson pri Esperanto en ilia radio.
(Stanislaw
Mandrak)
Okazos
la 23-a Chebalta Esperantista Printempo
Filio de Pola
Esperanto-Asocio en Koszalin organizos en la tagoj 1-10 de junio
2001 la 23-an Chebaltan Esperantistan Printempon en la atrakcia
kaj charmoplena ripozloko Mielno, pitoreske situanta inter Balta
Maro kaj Jamno-lago, 12 km. nordokcidente de la distrikta urbo
Koszalin. La programo de ChEP antauvidas: interesajn prelegojn
kun E-videofilmoj, konkursojn kun valoraj premioj, ekskursojn
al vizitindaj urboj, chiutagan lingvoperfektigadon kaj kantadon.
Naturamantoj povos ghui la sunon sur la proksima N-strando. Eblos
naghi ne nur en la maro, sed ankau en tegmentita naghejo kun varmigata
marakvo. Esperantistoj el diversaj landoj havos okazon prezenti
propran programon kadre de Naciaj Vesperoj. Korespondadreso: Pola
Esperanto-Asocio, Box 30, 75-016 Koszalin-1, Pollando. Telefono:
094/3404-563 (petu s-ron Baranowski) .
(Pola
Esperanto-Asocio)
|