Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


POLLANDO

Konkurso de auskultantoj de Pola Radio

    Por ricevi viajn opiniojn pri nia laboro kaj pri la graveco de la Esperantlingvaj elsendoj el Varsovio, Esperanto-redakcio de Pola Radio organizas konkurson inter la auskultantoj. Jen la konkursa demando: "Kian signifon havas por vi persone kaj por eksterlandanoj ghenerale la Esperantlingvaj elsendoj de Pola Radio en la situacio, kiam ni frontas la lauvican etapon de la europa integrighado kaj fenomenojn ligitajn kun la tutmondigho?"

    Ni substreku, ke:

    1) Niaj E-elsendoj estas audigataj el la naskighlando de Esperanto kaj ghia kreinto Ludoviko L. Zamenhof;

    2) Niaj elsendoj estas audigataj el la lando, en kiu komencighis la demokratiigaj procezoj en la Orienta Europo;

    3) Niaj elsendoj estas audigataj el la lando, kiu donis al la mondo multajn rimarkindajn kaj eminentajn figurojn, kiel ekzemple Johano Paulo II;

    4) Niaj elsendoj estas audigataj el la lando, kiu multe kontribuis al la monda kulturo kaj scienco;

    5) Niaj elsendoj estas audigataj el la lando, pri kiu kaj pri kies najbaroj la informado en la mondaj amaskomunikiloj, ech la europuniaj estas preskau nula.

    La respondojn interrete, poshte au fakse ni atendas ghis la 20-a de marto 2002. Viajn konkursajhojn direktu do al: <esperanto.redakcio@radio.com.pl>; Pola Radio, Esperanto Redakcio, 00-977 Varsovio, poshtkesto 46, Pollando au Pola Radio, Esperanto Redakcio, faksonumero +48 (22) 645 59 17. Ni estos dankemaj, se vi volos mencii vian aghon kaj profesion.

    La kontribuajhojn ni prezentos fragmente en niaj dimanchaj "Leterkestoj", la priparolon de la konkurs-rezultoj ni prezentos en la 43-a jubileo de nia Redakcio la 4-an de aprilo nunjare kaj en la sekvanta "Leterkesto" la 7-an de aprilo.

    En la konkurso ni lotumos inter chiuj partoprenantoj valorajn objektajn premiojn.

(Barbara Pietrzak)

1. 2. 3. 4.