La 18-aj
Artaj Konfrontoj en Esperanto okazos en Poznan
La
18-aj Artaj Konfrontoj en Esperanto okazos inter la 27-a kaj la
29-a de septembro 2002 en Sporta Centro "Olimpia" de
Poznan, Pollando. En la programo vi trovos spektaklojn, recitalojn,
prelegojn kaj aliajn programerojn interesaj por vi.
Kotizoj:
20 euroj (ghis 01.09.2002), 24 euroj (poste kaj surloke). Partoprenantoj
el netranspagipovaj landoj pagas duonan kotizon. Poloj pagas respektive
25 zl, 35 zl kaj 39 zl.
Detaloj
haveblas che TTT-ejo:
www.arkones.republika.pl au che Pawel Janowczyk
<janowczykpawel@poczta.onet.pl>
(Pawel Janowczyk)
Esperantaj
Tagoj de Staszow okazos
Esperantaj
Tagoj de Staszow okazos de la 16-a ghis la 19-a de majo 2002 en
Staszow, Pollando. Programo provizora: prelegoj, vespera rostado
de kolbasetoj, ekskurso al Kurozweki, Szydlow kaj Chancza, amika
vespero ktp. Kotizoj: Alighkotizo: 40,00 zl (inkluzivas ekskurson,
rostadon, transportadon dum la arangho). Alighkotizo por junulo
(ghis 16-j.) 20,00 zl. Sola tranoktado: 20,00 zl kontrau 1 nokto.
Tranoktado kun plena manghajho: 40,00 zl kontrau 1 diurno. Alighilojn
ni akceptas ghis la 25-a de aprilo. Kontaktoj: Andrzej Sochacki,
tel.: 0 602134071, hejma tel.: 15- 8641367, rete: <andreo@staszow.com>
au <asochacki@poczta.fm>, poshte: ESPERANTO, ul. Parkowa
6, 28 -200 Staszow, Pollando.
(Andrzej
Sochacki)
E-afisho
en Pollando
Dum
la tuta februaro 2002 prezentighis sur 400 tabuloj en la plej
grandaj polaj urboj E-afisho de Paulina Orlowska titolita "Chu
vi parolas Esperanton?" La verkon oni vidos ankau sur 30
mil senpagaj poshtkartoj distribuotaj en publikaj lokoj.
(Stanislaw
Mandrak)
|