Somere
de 2003, en la 88-a UK okazinta en Svedio, la Fondajho de Grabowski
premiis tri esperantistojn, kiuj faris elstarajn kontribuojn en
Esperanto-kulturo. Fama china esperantisto Li Shijun (Laulum) ricevis
la unuan premion. Lia sukceso malfermis brilan paghon por la china
E-movado. Kiel li suriris la vojon de Esperanto? Kiuj interesaj
aferoj okazis en lia 80-jara vivo? Kiel li vivas hodiau? Kun tiuj
demandoj mi vizitis lin en bela autuna tago.
Li
Shijun naskighis en 1923 en vilagho de Anguo-gubernio, Hebei-provinco.
Li estas la 8-a inter la 9 infanoj de la familio. Che la enirejo
de la vilagho fluas rivero kaj lia patro vivtenis la familion per
surakva transportado. La familio vivis bonhave. Sed ho ve, superakvegoj
ruinigis lian hejmon. Por malpliigi la familian mizeron lia unua
frato rekrutighis en Shandong-provinco. Poste li farighis leutenanto
kaj de tempo al tempo portis al la familio interesajn objektojn
kaj rakontis ion novan de la urbo. Tio vekis che Li Shijun fortan
scivolemon kaj li deziregis iri al la ekstera mondo. En la agho
de 6 jaroj, sekvante sian patrinon, li veturis al Shandong kaj vizitis
la familion de la frato, kaj li unuafoje vidis fervojon kaj vagonaron.
La moderna civilizacio forte ekscitis lian junan animon.
Reveninte
hejmen, li ekvizitis elementan lernejon. Lia instruisto ofte rakontis,
kiel la okcidentaj imperiismaj landoj agresis Chinion, kaj kuraghigis
la lernantojn diligente lerni. La sagha kaj diligenta Li Shijun
lernis eminente kaj krom tio en la postlecionaj horoj li havis grandan
intereson pri naturaj sciencoj. Li ofte pririgardis, kiel oni riparis
charon vojrande, kaj che la fervojo pririgardis, kiel la vagonaro
sagrapide kuris. Iafoje li ech shanghis biciklon kontrau magneto
kaj libro de naturaj sciencoj. Li volis farighi inventisto, kiaj
James Watt, Thomas Alva Edison kaj Marie Curie. En interparolo kun
amiko li informighis, ke en la Maj-kvara Movado iuj parolis Esperante.
Tio estis la unua fojo, ke li audis la vorton Esperanto, sed tiam
li neniel povis imagi al si, ke Esperanto farighos lia kariero dum
la tuta vivo.
Li
estis tre malfelicha en 1937, kiam mortis liaj gepatroj kaj japanaj
agresantoj sin trudis suden de la Granda Muro. En senelirejo li
sin turnis al la onklo, kiu loghis en Jinan, Shandong-provinco.
Tie li eniris en la Jinan-an Universitaton post ekzameno, tamen
en la milito la Kuomintang-aj trupoj malvenkis foje-refoje kaj la
de li vizitata lernejo ne povis fari normalan instruadon, tial li
farighis migranta studento. Li migris en Shandong, Henan, Hubei,
Shaanxi kaj Sichuan. Pro manko de mono li ofte malsatis. Por eviti
la kuglojn de japanaj agresantoj li kaj liaj kolegoj chiutage piediris
dekojn da kilometroj, portante pakajhon, tamen ili estis viglaj
kaj energiaj. Ili organizis Teatran Trupon "Uragano" por
fari patriotan nacisavan movadon. Ili prezentis "Forjhetu vian
vipon" kaj aliajn dramojn por malkashi krimojn de la japanaj
imperiistoj en Chinio. En 1939 lia studenta vivo stabilighis en
Chengdu. Foje li vizitis librejon kaj tie rimarkis kompleton da
studmaterialoj de fremdaj lingvoj, kaj unu el ili temis pri Esperanto.
Char tiam furoris la onidiro, ke Esperanto estas tutmonda latina
lingvo, kaj li rememoris la interparolon kun samvilaghano pri Esperanto,
tial li achetis la libron. Li studis kaj estis forte interesata
de ghiaj facilaj fonetiko kaj gramatiko. En 1940 veteranaj esperantistoj
Jhelezo kaj Venlo Fon fondis korespondan lernejon de Esperanto en
Chongqing. Li Shijun kaj aliaj 4 junuloj kune sin anoncis por la
lernado. Ili deziris, ke oni korektu iliajn ekzercojn, sed ili pagis
lernokotizon (5 juanoj) de nur unu homo, char ili estis vere malrichaj
kaj per tiom da lernokotizo unu homo povis vivteni sin unu monaton.
S-ro Eltunko, instruisto de la koresponda lernejo, sendis al ili
fervoran leteron, en kiu li montris sian ghojon pro ilia fervora
volo en la lernado. Tiamaniere ili komencis sian lernadon kaj iom
poste ili ricevis periodajhojn de E-organizajhoj. Jen de tiam lia
mondkoncepto multe shanghighis kaj li konis la gravecon de komunikado
en la socio.
Li
estis entuziasma en la lernado kaj forte deziris partopreni en la
socia aktivado, tamen la longtempa subnutrado faris lin pli kaj
pli marasma. En 1941 li estis atakata de ftizo kaj estis kuracata
en franca eklezia hospitalo en Chengdu. La kuracisto diris, ke li
vivos maksimume 2 jarojn, sed liaj optimismo kaj nefleksebleco lin
helpis. En la hospitalo li multe lernis de Eltunko, ankau kiu suferis
de malsano kaj kushis en la sama hospitalo. Ili varbis lernantojn
kaj disvastigis Esperanton. Ankau policanoj, kiuj gardis la hospitalon,
partoprenis la lernadon kaj donis al ili oportunon. En 1945 Li Shijun
resanighis kaj eklaboris en redakcio de jhurnalo en Chengdu kaj
sin ekokupis pri traduko de telegramoj de la angla lingvo en la
chinan kaj inverse. Sed en la postlaboraj horoj li daure lernis
Esperanton. Helpate de amikoj, li okazigis E-ekspozicion en 1947.
Tute ekster lia atendo, post la ekspozicio cent homoj sin anoncis
por lernado de Esperanto. Influate de Eltunko, kiu poste martirighis
por la revolucio, li aktive partoprenis subteran aktivadon organizitan
de la Komunista Partio de Chinio, faris mimeografadon kaj presadon.
Pro tio li estis persekutata de la reakcia registaro de Kuomintango.
En 1947 li veturis al suda Sichuan kaj tie laboris kiel instruisto
ghis 1949, kiam naskighis la China Popola Respubliko. En tiu periodo
li neniam sin apartigis de E-movado.
Li
Shijun, diligenta semanto kaj pluganto de Esperanto (II)
Li
Shijun, diligenta semanto kaj pluganto de Esperanto (lll)
|