Maje
de 1950, nelonge post naskigho de la nova Chinio, Li Shijun ekhavis
filon. Kompreneble li estis tre ghoja. En ghojo li ricevis leteron
de veteranaj esperantistoj Venlo Fon kaj Honfan el Pekino, kiuj
deziris, ke li venu al Pekino por kune kun ili redakti la Esperantan
revuon "El Popola Chinio". Li estis tre fervora por Esperanto
dum dekkelkaj jaroj kaj, ricevinte tiun leteron, li senprokraste
forlasis sian stabilan vivon en Sichuan kaj veturis al Pekino kune
kun siaj edzino kaj filo. Ili klopodis du semajnojn survoje kaj
finfine atingis la chefurbon de la nova Chinio.
El
la tri redaktoroj Li Shijun estis la plej juna. Li devis elekti,
prilabori kaj traduki artikolojn, korekti presprovajhojn kaj fari
korespondon kun legantoj. Krom tio li devis fari ankau multe da
aliaj aferoj. La tri homoj respondecis pri redakto kaj presado de
la monata revuo kaj la chiutaga laboro estis tre strecha. Malgrau
la granda okupateco li laboris fervore, char la revuo estis ponto
liganta Chinion kun aliaj socialismaj landoj. Li bone sciis, kiel
grava estas la tasko. Poste li varbis novajn laborantojn por la
redakcio kaj ekspansiigis la chinan esperantistaron. Tio metis solidan
bazon por la amika rilato de la nova Chinio kun aliaj landoj.
En
1954 pro politikaj kauzoj la revuo "El Popola Chinio"
chesis redaktighi kaj Li Shijun estis transpostenigita al nordorienta
Chinio kaj laboris tie kiel instruisto, sed en postlaboraj horoj
li neniam forgesis Esperanton. Li sin komplete dedichis al sia kariero
kaj preteratentis la familiajn aferojn. Premate de la malfaciloj
en la chiutaga vivo kaj laboro, lia edzino malsanighis je psikozo,
kiu akompanis shin 40 jarojn. Menciante tion, Li Shijun riprochis
sin chiufoje.
Pasis
3 jaroj kaj en 1957 la revuo "El Popola Chinio" denove
aperis antau la publiko. Li Shijun, venkinte la familian malfelichon,
revenis al Pekino kaj ekokupis sin pri Esperanto. En la redakcio
li poluris la tradukajhojn kaj faris chion eblan por levi la lingvan
nivelon de la artikoloj. En la pasintaj 50 jaroj li tradukis kaj
poluris artikolojn de proksimume dek milionoj da ideogramoj. Li
elchinigis poemojn "Uang Guj kaj Li Shjangshjang", 'Kantu!
Kantu!", "Chinaj Klasikaj Poemoj Ilustritaj", romanojn
"Autuno en la Printempo" kaj "Frosta Nokto",
dramon "Qu Yuan" kaj aliajn literaturajhojn. Li chinigis
ankau multe da verkoj. Krom tio li verkis ankau recenzojn, eseojn
kaj teatrajhojn kun miliono da vortoj, kiuj estis publikigitaj en
chinaj kaj alilandaj periodajhoj. Estas menciinde, ke en la lastaj
jaroj li plenumis tradukadon de la novelaro "Mirrakontoj de
Liaozhai" kaj romanon "Che la akvorando".
Li
Shijun estas fekunda tradukisto. Oni atribuis tion al lia alta inteligenteca
kvociento, sed li havas tute malsaman opinion. Kiam oni demandis
pri la kialo de lia sukceso, li chiam atribuis tion al sia diligenta
lernado kaj senchesa akumulado de scioj. Li legis preskau chiujn
Esperantajn legajhojn troveblajn por li kaj faris grandan kvanton
da notoj. Li klasifikis Esperantajn vortojn lau ofteco de uzado
kaj parkeras ilin. Chio chi tio tre utilas al lia akumulo de richa
sperto. En la 60-aj jaroj li tradukis longan poemon "Ashma".
Tiam chiutage post ellitigho li kopiis paragrafon de la poemo kaj
cerbumadis pri la tradukado survoje al la redakcio. Atinginte la
redakcion, li tuj skribis la tradukitan paragrafon sur papero. Tiamaniere
li laboris multajn tagojn kaj finfine plenumis la tradukadon de
"Ashma". Por la tradukado li ofte cerbumadis ech pri unu
ideogramo au verso. Foje li tradukis mongolan kanton kaj por precize
prezenti la ideon, li legis multe da libroj kaj la tradukado dauris
3 jarojn. Li ofte edukis junulojn per siaj propraj travivajhoj.
Per siaj propraj travivajhoj li bone klarigis la ideon "Scioj
bazighas sur akumulado kaj genio dependas de diligenteco."
En
1982 li estis kiel interpretisto de dana esperantisto kaj sempatologo.
Lia erudicieco konkeris la koron de tiu dano, kiu do intencis rekomendi
lin al la Internacia Akademio de Esperanto kiel kandidaton por akademiano.
La Internacia Akademio de Esperanto naskighis en 1908. Ghi konsistas
el 45 eminentaj esperantistoj el malsamaj landoj. Chiu kandidato
devas esti rekomendita de 5 akademianoj el malsamaj landoj. Ilia
tasko estas konservi la fundamenton de Esperanto, prizorgi ghian
evoluon, teni ghian lingvan purecon kaj garantii ghian normalan
disvolvighon. La akademio havas pluajn branchojn pri ordinara leksikono,
faka terminaro, gramatiko, literaturo kaj fonetiko. Tiuj akademianoj
estas taskitaj respondi demandojn de diversaj lokoj. En sia agho
de 60 jaroj Li Shijun farighis la unua membro de la akademio el
la nova Chinio. Lia membrigho estas ne nur honoro por li mem, sed
ankau laudo de la internacia socio pri la china E-movado. Post tio
li faris prelegon pri china kulturo en Japanio, Germanio kaj Usono.
De 1991 li ghuas specialan subvencion de la china registaro pro
sia elstara kontribuo al Esperanto.
Li
bone plenumas sian tradukadon kaj samtempe dedichas grandan energion
al Esperanto-instruado. De tiam, kiam li funkciigis E-kurson en
Chengdu antau liberigho de Chinio, ghis hodiau li kulturis rekte
kaj ne rekte centojn da miloj da lernantoj. Li kompilis plurajn
elementajn kaj mezgradajn Esperantajn lernolibrojn, instruis Esperanton
en la China Popola Universitato, Shanhaja Fremdlingva Instituto
kaj Yunnan-a Universitato. Foje li faris prelegon pri Esperanto,
kiun auskultis proksimume mil personoj. En 1981 kaj 1982 li gvidis
du progresigajn kursojn por baki E-instruistojn de altaj lernejoj.
En 1984 la redakcio de El Popola Chinio funkciigis Korespondan E-instituton,
kies direktoro estis neniu alia ol li. La unuastaghaj kursanoj estis
proksimume dekmil. En 1996, kiam li aghis 74 jarojn, li elbakis
aron da junaj esperantistoj por la redakcio. Li amas E-instruadon
kaj profunde studas instruan metodon. Kvankam li ne estas profesia
instruisto, tamen pro liaj elstaraj kontribuoj al E-instruado, la
Instituto pri E-instruado en Chinaj Altaj Lernejoj chiam ghojas
pro lia cheesto de la simpozio. Chiufoje en la simpozio li prezentis
disertajhon pri instrua metodo kaj gramatiko de Esperanto kaj publikigis
ghin en la bulteno "E-instruado en Altaj Lernejoj".
Li
Shijun, diligenta semanto kaj pluganto de Esperanto (l)
Li
Shijun, diligenta semanto kaj pluganto de Esperanto (lll)
|