La
homa mondo trapasis zigzagan vojon kaj fine eniris en la 21-an jarcenton,
kiam Li Shijun finis sian junecon kaj mezaghon kaj eniris en la
maljunecon. Tiam la revuo "El Popola Chinio" shanghighis
de presajho en retajhon. Sed en la nova situacio la pli-ol-80-jara
Li Shijun neniom chesigis sian penadon en Esperantujo. Pro bezono
de la epoko, antau pluraj jaroj li ellernis manipuli komputeron
kaj interreton kaj chiutage faras multe da laboroj.
Li
opinias, ke rilatoj de la lingvo kun la socio similas al tiu de
aero kun homoj, sed tiun rilaton ofte preteratentas la publiko.
Fakte, la lingvoj estas kaj grava konsistiga parto de la kulturo
kaj ghia grava portanto. La homoj parolis en dekmil lingvoj kaj
ech hodiau ekzistas ankorau 6700 lingvoj. La lingva malakordo multe
malfaciligis la homan komunikadon. En la 19-a jarcento oni kreis
pli ol 500 projektojn de internacia lingvo, kiaj Volapuk, Novial,
Ido kaj Esperanto, inter kiuj ja estis eminenta inventajho, tamen
oni ne bone solvis la problemon pri internacia lingvo, sed kun evoluo
de industriigo, plioftighas la internacia komunikado. Nun pro vasta
uzado de interreto la internacia lingvo estas pli kaj pli forte
bezonata. Iuj proponis preni nacian lingvon kiel internacian lingvon,
sed fakte la naciaj lingvoj iom post iom akumulighis kaj evoluis
en la longtempaj socia praktikado kaj homa vivo, sed ne estas kreitaj
lau rigoraj reguloj. La grandaj naciaj lingvoj ne povas funkcii
kiel internacia lingvo, char ilin uzas multe da landoj kaj en tio
okazas neunuigho de fonetiko, gramatiko kaj vortoj, sed la artefarita
intrernacia lingvo estas regula, neutrala kaj akceptebla por chiuj
nacioj, kaj la uzado de milionoj da homoj en pli ol 100 jaroj pruvis,
ke la lingvo kreita de L. L. Zamenhof estas la plej vivipova el
chiuj artefaritaj lingvoj. Koncerne la perspektivon de Esperanto,
granda china verkisto Lusin diris: "La homaro certe havos komunan
lingvon, kaj oni povas preni Esperanton kiel pirogon. Se nur nun
oni havas pirogon, oni certe havos grandan shipon en la estonteco."
Li Shijun samopinias kun Lusin. Li opinias, ke frue au malfrue oni
solvos la problemon de internacia lingvo, eble Esperanto estos anstatauita
de iu alia pli perfekta neutrala lingvo. Malgrau tio ke en la lastaj
jaroj Esperanto stagnis, tamen li estas fidoplena pri la Esperanta
kariero.
Dank'
al Esperanto Li Shijun estis honorita multfoje kaj li multe penis
en la laboro. En la infaneco liaj gepatroj forpasis, en la juneco
li suferis de malsanoj kaj en mezagho li estis turmentata de la
familia malfelicho. Li venkis chiujn tiujn malfacilojn kaj prenis
ilin kiel movforton al sia kariero, char ghuste tiuj malfelichoj
hardis liajn karakterojn kaj faris lin optimisma. Rezulte de chio
chi tio li faris grandan kontribuon al Esperanto-movado de la nova
Chinio.
Li
Shijun, diligenta semanto kaj pluganto de Esperanto (l)
Li
Shijun, diligenta semanto kaj pluganto de Esperanto (II)
|