Chinio
havas 55 nacimalplimultojn, kies totala nombro superas 106 milionojn.
Li Dezhu, prezidanto de la Shtata Komisiono por Etnaj Aferoj, diris,
ke li neniam forgesis bonhavigi tiujn pli ol cent milionojn da nacimalplimultaj
gefratoj.
Li ofte diris: "Ni devas ami la nacimalplimultajn lokojn kaj
sincere labori por ili."
Li estas koreo. Li havas profundan amon al la nacimalplimulta laboro
kaj gefratoj de tiuj etnoj. En 1943 li naskighis en kamparana familio
de la Yanbian-a Kore-nacia Subprovinco, nordorienta Chinio. En la
infaneco li vivis tre malrichan vivon. Fine de la 40-aj jaroj lia
naskighloko liberighis kaj li ekhavis eblecon viziti lernejon kaj
fine lernis en la Yanbian-a Universitato.
Li iam sin okupis pri terkulturado en farmejo kaj longtempe laboris
en nacimalplimultaj lokoj. Li estas klara, kiom malfacile konstrui
la bonhavan socion en chiuj flankoj en la lokoj, kie nacimalplimultoj
konsistigas grandan parton de la loghantoj, char tie vivas granda
nombro da malrichaj loghantoj, la ekonomia nivelo estas malalta
kaj edukado, sciencoj kaj tekniko, kulturaj kaj higienaj aferoj
disvolvighis malrapide. En 2000 la pokapa enlanda produktovaloro
de la nacimalplimultaj lokoj estis nur 557 usonaj dolaroj, kiom
tiu de la tuta lando en 1995, tial la nacimalplimultaj lokoj havas
duoblan taskon, t.e. solvi la problemon pri vestoj kaj manghajhoj
kaj realigi bonhavighon en chiuj flankoj.
Li estas klara ankau pri la fortaj flankoj de la nacimalplimulaj
lokoj en konstruado de bonhava socio en chiuj flankoj. Li opinias,
ke la autonoma politiko donas fidindan garantion por efektivigi
la celon. La china registaro ellaboris serion da autonomaj reguloj
privilegiaj por la nacimalplimultoj, kiuj metis solidan bazon por
rapida ekonomia disvolvigho de tiuj lokoj.
Li opinias ankau, ke la abundaj naturaj kaj homaj richfontoj garantias
dauran disvolvighon de la nacimalplimultaj regionoj.
Lau
la strategia celo plenumi la socialisman modernigon de Chinio en
tri etapoj, en la nuna jarcento la gravito de la ekonomia disvolvigho
de Chinio estos en la okcidenta parto de Chinio, kiu ampleksas 5
nacimalplimultajn autonomajn regionojn kaj 30 nacimalplimultajn
autonomajn subprovincojn, kaj la Shtata Komisiono por Etnaj Aferoj
proponas bonhavigan movadon en tiuj regionoj.
La nomita movado prenas solvi la problemon pri vestoj kaj manghajhoj
de la loghantoj kiel sian kernan taskon kaj donas grandan atenton
al solvo de la akva, elektra, trafika kaj telekomunika problemoj.
Lau la projekto de la movado oni devas energie popularigi la 9-jaran
devigan edukadon, firmigi la fundamentan kaj profesian edukadon
utilajn al ekonomia disvolvigho de la nacimalplimultaj lokoj, prosperigi
la nacimalplimultan kulturan konstruadon, realigi industrian reordigon,
raciigi la strukturon de la richfontoj kaj disvolvi la landliman
komercon kaj ekologian konstruadon kun la tasko cedi kulturitajn
kampojn al arbaro kaj herboj.
En nordorienta Chinio estas cervodresa tribo de evenkoj kun longa
historio. Ghi vivas nomadisman vivon.
Evenkoj estas etnanoj, sole al kiuj la shtato permesas chasadon,
tamen pro rapida malpliigho de la sovaghaj animaloj ili ne plu chasas,
sed vivtenas sin per bredado de boacoj.
En la lastaj jaroj helpate de la registaro kaj Shtata Komisiono
por Etnaj Aferoj oni aplikis la laukontraktan respondecan sistemon
anaku en bredado de boacoj kaj vendis siajn varojn en la merkato.
Nun la nombro de la boacoj bredataj de chiu familio kreskis de 100
al 800 kaj sekve de tio la bredado farighis chefa okupo de la evenkoj.
Iliaj loghdomoj estis konstruitaj investe de la shtato kaj la distrikta
registaro instalis telefonan lineon kaj televizion de fermita cirkvito.
Nun por loghado, kuracado kaj edukado la evenkoj ne pagas kaj krome
chiu ricevas 40 juanojn chiumonate por flego de la arbaro. En la
loghloko estas por lernejo, hospitalo, vendejo, restoracio kaj kultura
stacio.
La Gaqing-a huj-nacia vilagho de Qinghai situas sur altebenajho,
regata de malbona klimato. La loko estas ofte atakata de neghaj
katastrofoj. Tie estas 20 familioj, kiuj ne havas au havas nur malmulte
da bredataj bestoj. Dum longa tempo ili vivtenis sin per registara
subvencio. En 1998 dank' al helpo de la registaro la malrichaj evenkoj,
kiuj penadis 4 jarojn, fundamente solvis la problemon pri vestoj
kaj manghajhoj. Tiam la nombro de la brutoj bredataj de la vilaghanoj
estis 582, sed nur 52 en 1994, kaj surbaze de brutobredado ili disvolvis
ankau flankokupojn: kolekti drogojn, tani felojn kaj shpini lan-fadenojn.
Pro bona praktikado de la politiko favora al la nacimalplimultoj,
la loko multe profitis de komercado. Rapide disvolvighis ghia nacimalplimulta
komercado kaj produktado de objektoj, bezonataj speciale de nacimalplimultoj,
kio multe kontribuis al ghia ekonomia disvolvigho.
La
nacimalplimulta kulturo estas valora richajho de Chinio. Kvankam
la ekonomia kaj socia disvolvigho en la nacimalplimultaj regionoj
estis kompare malrapida, tamen la kulturaj richfontoj abundaj. Li
Dezhu diris: "Konstrui la bonhavan socion en chiuj flankoj
bezonas reciprokan akcelon de la ekonomio kaj kulturo, pro tio ni
praktikas specialajn politikon kaj rimedojn por akceli la kulturan
konstruadon en la nacimalplimultaj regionoj cele protekti kaj heredi
la tradician kulturon de la nacimalplimultoj."
Rilataj
artikoloj:
Kio
estas bonhava vivo?
Por
ekonomia disvolvigho en okcidenta Chinio
|