Chinio
jam eniris en la epokon, kiam multaj privatuloj achetas automobilojn.
Statistiko montras, ke nun la nombro de privataj automobiloj jam
superis 10 milionojn, t.e. chiu 130-a homo havas unu automobilon
kaj tiu cifero kreskas chiujare je 20-30%. Alia statistiko montras,
ke nun en Chinio nur kvinono da autoj havas lokon en parkejo kaj
plie la kreskado de la nombro de autoj estas evidente alta ol tiu
de la parkejoj.
En
la lastaj jaroj tiu problemo farighis pli akra en grandaj urboj.
La 4-an de augusto la Pekina Trafika Administracio publikigis, ke
nun en Pekino estas 2 milionoj da autoj, kies 60% estas privataj,
alivorte chiu cento da familioj havas 5.1 automobilojn.
Shanhajaj
materialoj montras, ke la automobiloj okupas nur 2% de la lokoj
de la parkejoj, multe malpli grandan ol la internacia normo. Fine
de aprilo, 2003, en Hangzhou nur triono da autoj havas sian lokon
en la parkejoj.
La
kontraudiro farighis pli akra precipe en Chongqing, kiu nun havas
500 mil autojn kaj 528 parkejojn. En tiu urbo nur 38 mil autoj havas
sian lokon en la parkejoj, t.e. 1/13 de la autoj havas sian lokon
en parkejoj.
Kial
naskighis tiel multe da malfaciloj?
Kiamaniere
solvi la malfacilon?
|