Unua-pagho >> Socio >> Aktuala temo

Malfacila parkado en grandaj urboj de Chinio

Kial naskighis tiel multe da malfaciloj?

de ZUO YAN

    "Pro diversaj kauzoj la parkado estas tre malfacila kaj tiu malfacilo farighis pli kaj pli granda. Lau mi tio iagrade rilatas kun antauvido de la registaraj departementoj," diris respondeculo de la Pekina Trafika Administracio.

    Komence de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento oni taksis, ke en 2000 en Pekino kuros maksimume 700-800 mil autoj, sed fakte tiam la nombro de autoj en Pekino jam atingis 1.5 milionojn. Ghuste pro tiu malghusta konjekto oni ne donis sufichan atenton al la problemo de parkado.

    Krom la supre menciitaj, ankau alia faktoro, kiu kauzis malfacilon de parkado, estas alta pagigo en iuj parkejoj. Pro tio la nunaj parkejoj ne estas plene utiligataj.

    La parkejo de la Pekina Ekspozicio havas du etaghojn kun mil lokoj, tamen chiutage almenau 2/3 de la lokoj estas vakaj, dume la subtera parkejo de Tianyi-magazeno havas nur 158 lokojn, kaj pro malalta pagigo tie la parkado estas prospera.

    Char la automastroj ne estas tiel pagipovaj kaj plie la funkcio de la parkejoj estas malmulta kaj ilia prezo estas monopoligita de la registaro, tiel escepte de la domaj parkejoj en la komercaj kvartaloj, preskau chiuj parkejoj estas depresiaj. En tia situacio la socia kapitalo ne estas altirata al konstruado de parkejoj kaj sola investo de la registaro por konstrui parkejojn ne portos bonan profiton. Ghuste pro chio chi tio la malfacilo en parkado dumlonge ne solvighis.

Akra kontraudiro
Kiamaniere solvi la malfacilon?