Unua-pagho >> Socio >> Aktuala temo

 

 

 


Krashis china aviadilo en Dalian

    Je 21:24 de la 7-a de majo lau pekina tempo krashis aviadilo MD82 de la China Norda Aviada Kompanio sur maro, che Dalian. En la aviadilo estis 9 laborantoj kaj 103 pasagheroj, kiuj jhus finis sian unusemajnan turismadon, kaj inter ili trovighis ankau 8 eksterlandaj turistoj. Rilataj chinaj departementoj sendis 30 shipojn por la savado. Nun oni jam trovis 60 kadavrojn.

    Antau la krasho la chefpiloto informis al la komanda centro, ke la nacelo ekbrulegis, kaj poste la signalo de la aviadilo tuj malaperis for de la ekrano de radaro. Oni nun enketas pri la akcidento.

***________________ ***_________________***

    En la 8-a de majo multe da traserchantoj kaj savshipoj el Chinio atingis la lokon de la aviadila katastrofo de la 7-a de majo en maro che Dalian, kaj komencis traserchadon kaj savadon.

    Nun laboras pli ol 40 savshipoj el Dalian, unu savshipo el Yantai, traserchaj shipoj el Tianjin kaj mararmeo kaj elakvigshipo 700-tunan de trafika departemento de Chinio.

    Krom kelkaj rompitajhoj, oni ne trovis ghis nun la nigran skatolon kaj chefparton de la aviadilo.

***________________ ***_________________***

    Je la 3-a horo kaj 5 minutoj posttagmeze de la 14-a de majo, oni elakvigis la unuan nigran keston falintan pro aviadila akcidento de la 7-a de majo. Tio montras, ke la savado kaj enketo pri la aviadila akcidento jam atingis ian frukton.

    La nigra kesto jam transportighis en Pekinon kaj tie oni faras kompletan kontroladon kaj esploradon.

    La nigra kesto registris diversajn donitajhojn de interparolo inter piloto kaj aliaj homoj. Ghi ludas shlosilan rolon en konigo de la akcidenta kauzo. En la krashinta aviadilo estis du nigraj kestoj. La elakvigita estas registrilo de la sonoj en la pilota kajuto por 25 minutoj. La alia nigra kesto estas registrilo pri la flugaj donitajhoj ankau por 25 minutoj, tamen ghi povas funkcii ripetade.

    La dua nigra kesto kredeble jam splitighis kaj oni elakvigis nur parton de ghi, kaj la alia parto estas serchata.

***________________ ***_________________***

    Je 14:52 de la 18-a de majo oni elakvigis la 2-an nigran keston falintan en la maron pro aviadila akcidento de la 7-a de majo. Nun la 2 nigraj kestoj estas jam trovitaj.

    Post la elakvigo de la unua nigra kesto oni plivastigis la serchkampon. En la akva areo de 5400 kvadrataj metroj oni tage kaj nokte serchis la duan. En areo 111 metrojn for de la elakvigha loko de la unua kesto la 2-a estis fine elakvigita. Nun ghi jam estis transportita en Pekinon por kompleta kontrolo kaj esploro. Krom la kestoj elakvighis ankau 2 motoroj, surterigha ekipajho, kajuta pordo, aviadila kapo, pneumatiko kaj empeno.

Rilataj artikoloj:
Krashis china aviadilo en Koreio
Krashis china aviadilo el Taiwan