Unua-pagho>> Socio >> Vivo de chinoj

 

 

 

 


Kuirejoj de chinoj

de HOU RUOHONG kaj FENG JIN

    Pro granda okupiteco en la oficejo s-ino Zhang Wenhua malofte preparas kutimajn manghajhojn kaj ofte sin satigas per simplaj manghajhoj en sia moderna kuirejo por shpari tempon.

    Shi estas 36-jara reghisoro en televizia stacio. Akurate reveni hejmen kaj senhaste prepari vespermanghon estas granda plezuro por shi. Shi shatas novajn servicojn, novajn kuirilojn kaj aliajn kuirejajn aparatojn. Kaj tio faris shian kuirejon komforta kaj interesa.

    Shia kuirejo areas 4.5 kvadratajn metrojn simile al tiuj de aliaj chinoj. Kvankam ghi estas malvasta, tamen havas chiujn funkciojn kaj la kuiriloj estas modernaj.

    En Chinio multaj homoj vivis en grandaj kortoj kun multaj familioj. Ili konstruis apud sia chambro simplan shedon kun forno kaj malgranda tablo. Sur la tero amasighis terpomoj, brasikoj kaj aliaj legomoj. Kuvo trovighis en la korto kaj estis uzata de chiuj familioj. Por preparado de mangho oni lavadis che la komuna kuvo. Tie oni audis au amikan babiladon au kverelon.

    En shtataj institucioj kaj universitatoj trovighis tia domo, kiu havas du vicojn da chambroj ambauflanke de koridorom, kaj estis uzata kiel loghejo kaj la loghantoj uzis komunajn necesejon kaj lavejon. Kaj chiuj familioj havis fornon antau sia pordo.

    Antaue nur malmultaj domoj en Pekino havis kuirejon. Antaue mi loghis en domo konstruita en la 50-aj jaroj de la 20-a jc. kaj en mia memoro la kuirejo areis malpli ol 2 kvadratajn metrojn kaj la tuboj estis kovritaj de rusto. La fumo de karba forno nigrigis la kuirejon.

    En la 70-aj jaroj de la lasta jarcento parto de la loghejoj de la pekinanoj estis ekipitaj per likvigita gaso, kaj oni iom post iom plibonigis sian kuirejon per pendoshranko kaj kovris la tubaron por ke la kuirejo aspektu pli bele.

    En la 80-aj jaroj de la lasta jarcento la chinoj havis pli bonajn loghejojn. Novaj domoj anstatauis la kadukajn kaj la kuirejoj farighis pli larghaj kaj multaj el la domoj estis provizataj per gaso au naturgaso. La shrankoj farighis pli grandaj kaj oni ekipis sian kuirejon per ventolilo, fridujo kaj pli bela shranko. Kuirejo farighis pli kaj pli grava por la chinoj kaj multaj opinias, ke dekorado, dispozicio, kvalito kaj stilo de kuirejo montras ekonomian forton kaj estetikon de la mastro.

Solecaj kuirejaj elektraj aparatoj
Rapida ritmo kaj familia etoso