Unua-pagho>> Socio >> Sporto

 

 

 

 


Felichaj vejchi-istaj geedzoj

Silenta reciproka kompreno

de WANG QINGHUAN

    La 12-an de marto, 2003, iris duonfinalo de Monda Virina Vejchi-a Konkurso por la Cheong-Kwan-Jang-a Pokalo. Char Rui Naiwei venkis antauvespere, tial se shi venkos ankau en tiu tago, shi ricevos rajton por la finalo.

     Lau kutimo, kiam Rui partoprenis konkurson, shia edzo Jiang Zhujiu certe rigardis la konkurson en televido en alia chambro. Ech se iu ajn lin elvokas por intervjui lin, li certe revenas por informighi pri la matcho, sed tiutage li estis en hezito, kaj oni sciis, ke la kauzo estas, ke Rui ankorau ne finis la matchon.

     En tiu momento oni diris al li: "S-ro Jiang, Rui venkis kaj eliris." La intervjuisto pensis en si, ke informighinte pri venko de la edzino, Jiang eble trankvile respondos la demandojn, sed tute ekster lia atendo, Jiang tuj kuris al la konkursejo, kaj la intervjuisto sekvis lin. Tiam Rui eliris chirkauita de amaso da homoj. Oni vidis, ke shi certe serchis ion en la homamaso. Kiam shia rigardo renkontis tiun de Jiang, shi komencis kviete respondi aliajn. Ghuste en la momento, kiam shi movis sian rigardon for de Jiang, tiu diris al la intervjuisto, ke la intervjuo povas dauri. Tio profunde impresis la intervjuiston. Oni pensis, ke se Rui ne trovus Jiang, shi certe ne havus humoron por fari ion.

     Dume la konduto de Jiang estis tute simila al la edzina. Li ne toleris, ke li ne vidis la edzinon post la konkurso, sed post la konkurso ili ofte diris nenion, sed nur rigardis unu la alian je 5-6 metroj inter si.

     Poste mi interparolis kun Jiang pri ilia senparola intershangho. Jiang diris, ke se la intervjuisto ne malkovrus tion, li mem ne konscius pri sia kutimo. Rememorante, li diris, ke chiufoje post la konkurso li volis tuj vidi la edzinon, kaj se ne estis shancho por interparoli, ili do reciprokis rigardojn.

Jiang solvas chiujn malfacilojn
Ludi vejchi-on estas felicho