Unua-pagho>> Socio >> Sporto

 

 

 

 


Felichaj vejchi-istaj geedzoj

Ludi vejchi-on estas felicho

de WANG QINGHUAN

     Kio estas felicho? Pri tiu demando Jiang kaj Rui senpripense respondis: "Ludi vejchi-on." Jiang diris: "Rui neniam forlasis vejchi-on. Shi diligente lernis kaj lernas la ludadon. Oni opinias, ke tio estas shia ambicio. Sed mi atribuas shian diligentecon al hobio. Shi neniam lacighas de la aferoj koncernantaj vejchi-on, kaj tial mi opinias, ke ludi vejchi-on, tre shatatan de shi, estas granda felicho."

     Estas ankau alia afero felichiga por ili. Tio estas partopreni vejchi-an konkurson en Chinio. Chi-foje en intertempo de la Monda Virina Vejchi-a Konkurso por la Cheong-Kwan-Jang-a Pokalo gvidanto de la Henan-a Vejchi-a Teamo petis Rui Naiwei alighi al la Henan-a teamo, Rui tuj konsentis. Ankau Jiang volontis partopreni la chi-jaran konkurson en la nomo de la Jiangxi-a Teamo, char ili aspiris partopreni konkurson en la patrio.

     Koncerne ilian familian vivon, tiu geedza paro estas neniom diferenca de aliaj. Hejme Rui bonordigas la chambrojn, lavas vestojn kaj faras aliajn. Shi faras hejmajn laborojn pli multe ol Jiang, kaj plie, shi estas lerta en kuirarto. Jiang opinias, ke shi estas talenta en la kuirado kaj povas prepari festenon ech por 10 personoj.

     Kion do Jiang faras hejme? Li faras malpli multe ol la edzino. Se ili vizitas kinejon, chiam elektas filmon la edzo.

Silenta reciproka kompreno
Jiang solvas chiujn malfacilojn