Unua-pagho>> Socio >> Sporto

 

 

 

 


Felichaj vejchi-istaj geedzoj

Jiang solvas chiujn malfacilojn

de WANG QINGHUAN

     Rui estas homo simpla. Shi chiam atente kaj detale respondas demandojn de intervjuistoj. Iam shi pauzas longe por serchi trafan respondon, sed kiam apudestas Jiang, shi estas aplomba ech antau malfacilaj demandoj, kaj tiam anstatau shi respondas Jiang. Pri tio shi diris: "En la hejmo chiuj malfaciloj solvighas de Jiang." Kaj Jiang diris: "Mia plej bona subteno al shi estas ke mi respondas chiujn malfacilajn demandojn."

     Tiaokaze Jiang povas respondi lauvole. Foje oni diris, ke Rui estas homo simpla, sed Jiang shercis: "Ho jes. Shi estas simpla kaj stulta." Rui ja opinias, ke kvankam shi plurfoje venkis altklasajn vejchi-istojn de Koreio, sed shi opinias, ke en la sfero de vejchi-ludo la virinoj malfacile venkas la virojn. Shi opinias, ke en la spaca pensado la virinoj estas malpli kapablaj ol la viroj. Shi diris, ke sen vejchi-tabulo shi ne povas ghuste reaperigi la ludon, sed multaj viroj povas meti la vejchi-tabulon en la memoro kaj ludi vejchi-on tute sen tabulo.

Silenta reciproka kompreno
Ludi vejchi-on estas felicho