La
7-a de oktobro estis memorinda tago por chinaj piedpilkaj maniuloj,
char la china piedpilka teamo gajnis la kvalifikon partopreni
en la Mondpokala Piedpilka Konkurso por finalo en 2002 dank'al
la gvidado de Milutinovic, mondfama trejnisto. Li estis aklamita
de chinaj maniuloj.
Milutinovic
chiam ridetas, shajne optimismo chiam akompanas lin. Sed la china
piedpilkado spertis malvenkojn foje-refoje. Por chinoj pesimismo
pri piedpilkado estis jam kutimo.
Venis
Milutinovic kun rideto. Li havas novan ideon "ghui piedpilkon
kaj ghui vivon" kaj chiam memfidas pri sia kapablo, kaj ech
en situacio de malvenko li ankorau plenas de fido al estonteco.
"Kial ni ne pripensas problemon pozitive?" li ofte diris
al piedpilkistoj.
Milutinovic
kutimas pripensi problemon pozitive. Ekzemple, kiam la china teamo
estis venkita de la forta Lazio-teamo de Italio per 3:6 kaj chiuj
falis en malesperon, Milutinovic prezentis sian opinion: "Kvankam
ni malvenkis per 3:6, tamen duigante la 90-minutan matchon, ni
egalighis kun la forta rivalo per 3:3 en la dua duono de la matcho.
Tio pruvis nian kapablon."
La
aktiveco, optimismo, aplombo kaj memfido de Milutinovic nerimarkite
influis la psikologion de chinaj teamanoj. En la kvalifikigha
konkurso de Azio la china teamo montris maturecon kaj stabilecon
mankantajn en la pasintaj matchoj. La psikologia shanghigho helpis
la chinan teamon venki ne nur en favora situacio, sed ankau en
pasiveco.
Optimismo
havigis al Milutinovic kvietan animstaton, kio garantiis, ke li
havos sobran kapon en shlosila momento kaj faros ghustan decidon
por eviti eraron.