En
la trejnado de la pasintaj 15 jaroj Milutinovic akumulis richan
sperton. Sub lia gvidado 4 shtataj teamoj sukcesis partopreni
pli ol 200 gravajn internaciajn konkursojn.
Dank'al
sia richa sperto Milutinovic kapablis elekti kaj uzi piedpilkistojn
lau ilia lerteco, eksciti ilian aktivecon per diversaj metodoj,
bone reguligi la takton de defendo kaj atako en la matcho kaj
atingi golon per difinita punshoto.
Kaj
ghuste kun sia richa sperto Milutinovic povis aplombe trakti diversajn
problemojn, klarcele trejni la chinan teamon kaj konduki ghin
en la Mondpokalan Piedpilkan Konkurson, helpante la chinan popolon
realigi la kelkdekjaran revon.