 En 
                la okuloj de nemalmultaj chinaj piedpilkaj maniuloj Milutinovic 
                havas bonshancon. Tion ne kontestas Milutinovic. Li diris al jhurnalistoj: 
                "Mi eble havas bonshancon, tial mi chiam povas trapasi dangheron 
                en shlosila tempo."
    En 
                la okuloj de nemalmultaj chinaj piedpilkaj maniuloj Milutinovic 
                havas bonshancon. Tion ne kontestas Milutinovic. Li diris al jhurnalistoj: 
                "Mi eble havas bonshancon, tial mi chiam povas trapasi dangheron 
                en shlosila tempo."
                
                  En 
                la lotado por la azia kvalifikigha konkurso de piedpilko la china 
                teamo evitis la fortajn iranan kaj saudi-araban teamojn. En la 
                unua konkurso kun la teamo de la Unuigitaj Arabaj Emirlandoj la 
                china teamo atingis golon du minutojn post la komencigho; en la 
                dua konkurso kun la omana teamo tiu rivalo perdis punshoton; en 
                la tria konkurso la china teamo en la lasta minuto egaligis la 
                kataran teamon. Ankau la rezultoj de matchoj inter la aliaj teamoj 
                en B-grupo estis favoraj al la china teamo por ties kvalifikigho.
                
                  "La 
                dio helpas tiun, kiu helpas sin." Oni povas diri, ke la bonshanco 
                estas rekompenco por Milutinovic pro lia amo al kaj laboro por 
                piedpilkado en la pasintaj kelkdek jaroj. Lia sukceso ne povas 
                disighi de lia aparta trejna maniero, decidema komando kaj taktika 
                arangho.