 La 57-jara Milutinovic havas brilan sukceson en sia kariero. Sub 
                lia gvidado la meksikia, usona, kosta-rika kaj nighera piedpilkaj 
                teamoj sukcesis eniri en la rondon por finalo de la Mondpokala 
                Piedpilka Konkurso. Antau 2 jaroj li farighis cheftrejnisto de 
                la china piedpilka teamo. Dum tiu tempo chu la China Piedpilka 
                Asocio, chu chinaj trejnistoj kaj ludistoj, chu jhurnalistoj kaj 
                piedpilkaj maniuloj, ili chiuj havis malsamajn opiniojn pri lia 
                kriterio elekti piedpilkistojn, taktiko, arangho de trejnado kaj 
                konkurso kaj ech la vivmaniero. Sed li chiam insiste tenis siajn 
                opinion kaj metodojn, ech kiam tio kauzis disputon au kontraustaron.
     
                  "Prava, 
                mi ne cedas," li diris antau kritiko. Li havis obstinan karakteron. 
                Li ne facile akceptis la opiniojn de aliaj kaj shanghis sian ideon. 
                Li chiam tenis la sendependecon de sia trejnado. 
                
                  Milutinovic 
                opiniis, ke la china piedpilka teamo devas multe partopreni internacian 
                konkurson kaj fari flugan trejnadon. Li emfazis ghui piedpilkon 
                per ludmaniero. Sed tio ne konformas al la china tradicia ideo 
                pri piedpilkado kaj kauzis vastan kritikon. Li chiam tenis sian 
                principo kaj nur kondiche akceptis opiniojn de aliaj, kiujn li 
                opiniis ghustaj. La fakto pruvis, ke la malcedemo de Milutinovic 
                estas grava faktoro de lia sukceso en Chinio.