"Chi-jare
shi aghas 20 jarojn, sed venontjare - 18 jarojn." Jen vortoj
de reklamo por kosmetikajho. Fakte la vortoj montris deziron de
multaj mezaghulinoj pri rejunigho. La nunaj chinaj virinoj pli kaj
pli junighas, kaj 30-40-jaraj blankkolumaj virinoj radias apartan
charmon. Oni nomas ilin modaj mezaghaj virinoj. Tio signifas, ke
mezaghaj virinoj en grandaj urboj vivas en maniero de junaj virinoj.
Ilia enspezo ebligas al ili bone ghui la vivon, kaj ilia klereco
ebligas al ili pli profunde kompreni la verecon, bonkorecon kaj
belecon en la vivo. Ili estas novaj homoj de la epoko.
Blankkolumaj
charmulinoj aperas en stratoj de urbegoj chiutage matene. En okulplachaj
vestoj ili iras kun fiero de diversaj anguloj de la urboj al oficejoj
nomataj de komercistoj "luksaj laborghardenoj". Pashbruo
de iliaj altkalkanumaj shuoj atentigas ilin kaj la homojn observantajn
ilin, ke estas multaj farendaj aferoj kiel antaue. Blankkolumaj
charmulinoj bildigas belan vidajhon en mateno de urbegoj.
Moda
konsumado
Bona
klereco
|