Unua-pagho>> Kulturo >> Moroj

 

 

 


Papertondajhoj de Chinio

Deveno kaj karakterizajhoj

de LI QIANG

    Papertondajho devenis de ajhura metio. Unue oni faris ajhurajn metiartajhojn el metalo, kaj virinoj ornamis sin per tondajhoj el oraj kaj arghentaj folioj au koloraj teksajhoj. Iom post iom virinoj eltondis el papero florojn, birdojn, bestetojn kaj diversajn homajn figurojn kaj gluis ilin sur pordojn, fenestrojn, lanternojn kaj donacojn. La domoj en la kamparo de norda Chinio havas fenestrojn kun lignaj kradoj. Oni kovras la fenestrojn per blanka papero kaj gluas sur la blanka papero rughajn kaj multkolorajn papertondajhojn por pliigi la festan etoson.

    La arto de papertondajho trovighas chie en Chinio. La materialo estas malkara kaj la farado facila, tial la arto vaste enradikighis en Chinio.

    De 1959 ghis 1966 oni elterigis 5 papertondajhojn che la Silka Vojo en Xinjiang. Specialistoj konstatis, ke ili estis faritaj en la Sudaj kaj Nordaj Dinastioj (420-589). Tiuj papertondajhoj temas pri bestoj, floroj kaj geometriaj figuroj.

    En la Sudaj Dinastioj (420-534) estis moro glui homan figuron el papero sur ekranon au meti ghin sur hararon. Shajne tio estis la plej frua papertondajho. En la sekvanta Sui-dinastio (581-618) oni eltondis homajn figurojn el ora au arghenta folio kaj kolora papero. De tiam la moro heredighis al la postaj dinastioj.

Historio kaj disvolvigho
Du manieroj de papertondado