Antaue
oni faris tondajhojn chefe per ordinara tondilo, kaj iuj uzis pli
delikatan specialan tondilon, per kiu oni povis tondi samtempe 2-3
paperfoliojn. En la lastaj dekoj da jaroj oni uzis tranchilon, per
kiu oni povis tranchi samtempe dekojn da paperfolioj.
Chinoj
faras papertondajhojn prenante shatatajn objektojn kiel temojn.
En la norda Shaanxi-provinco oni tondas el papero dombestojn, kortobirdojn,
florojn, insektojn, fruktojn, legomojn, korbojn, tekruchojn, florvazojn
kaj personojn. Ili uzas nur tondilon kaj tondas improvize. La papertondajhoj
de la nordo estas akre stiligitaj, la linioj longaj sed maldikaj,
tiuj de la mezo estas krudaj kaj simplaj, la linioj dikaj kaj fortaj,
la koloroj draste kontrastaj, kaj la formoj lakonaj kaj vivecaj,
kaj tiuj de la sudo estas tre delikataj kaj rondecaj, la linioj
maldikaj kiel haro kaj punktoj malgrandaj kiel pinglopinto.
La
papertondajhoj de la sudo de Chinio karakterizighas per delikata
longeco. Tiuj de Yangzhou de Jiangsu-provinco estas fajne faritaj
kun longaj kaj fluecaj linioj, kio impresas per fresheco, beleco,
antikveco kaj eleganteco. La papertondajhoj de Yangzhou estas uzataj
chefe por ornami fenestrojn kaj lanternojn au por brodi kapkusenajn
tegojn, chapojn kaj shuojn. La temoj de la papertondajhoj de Yangzhou
estas tre richaj kaj floroj estas plej ofte prezentataj.
Yuxian-gubernio
de Hebei-provinco ghuas grandan famon per siaj papertranchajhoj
kaj estas honorata hejmloko de papertranchajhoj. Ghiaj papertranchajhoj
estas uzataj chefe por ornami fenestrojn kaj portas karakterizajn
trajtojn de la nordo de Chinio.
En
la gubernio estas antikva vilagho, kie oni komencis fari papertranchajhojn
antau pli ol 200 jaroj. Zhou He estas majstra metiisto en la vilagho
kaj estis titolita de la registaro kiel shtata folklora artisto.
La temoj de liaj papertranchajhoj estas tre diversaj, chefe pri
figuroj en mitoj, legendoj kaj teatroj, kaj ankau pri papilio, pavo,
gruo kaj mandarena birdo. Li povas eltranchi brovojn, okulojn, nazon,
harojn, ornamajhojn sur vestoj, chapo kaj zono. La lipharoj de la
vizagho de roloj en pekina opero estas tre maldikaj kaj longaj,
kio postulas tre altan teknikon. Difekto de unu haro fushas la tutan
verkon.
Estas
du pashoj por fari papertranchajhojn: la unua estas trancho kaj
la dua - kolorigo. Sur dekoj da paperfolioj estas desegno, lau kiu
oni tranchas per tranchiloj de malsamaj formoj kaj grandecoj.
Kolorigo
estas malfacila laboro. Estas malfacile tuchi la tranchajhojn kaj
pli malfacile doni al la tranchajhoj kolorojn de variaj nuancoj.
Ekzemple floro devas havi malhelan koloron en la mezo kaj pli kaj
pli delikatan nuancon de interno al ekstero. Sed estas malbone,
se oni rimarkas la transiran limon de la najbaraj nuancoj sed ne
la tridimensian efikon. Tio dependas de la lerteco de metiisto.
En
iuj lokoj oni kaj tondas kaj tranchas paperon kaj kungluas la prilaboritajn
pecojn. Ekzemple en Fushan-gubernio de Shanxi-provinco metiistoj
gluas kolorajn paperojn sur drakon el ora kaj arghenta folioj, kio
donas al la drako la tridimensian efikon kaj vivigas ghin.
Papertondajhoj
de Foshan de Guangdong-provinco havas tre freshajn kolorojn estante
popola metiartajho kun forta loka gusto.
Deveno
kaj karakterizajhoj
Historio
kaj disvolvigho
|