Papertondajhoj
pli furoris en Tang-dinastio (618-907). Kiam imperiestroj akceptis
korteganojn en printempo, ili shatis donaci al ili tondajhojn el
ora kaj arghenta folioj kaj papero.
En
Song-dinastio (960-1279) imperiestroj akceptis korteganojn kaj donacis
al ili tondajhojn el diversaj materialoj. Oni notis, ke en tiu dinastio
estis fama juna majstro de papertondado, kiu povis fari papertondajhojn
en manikoj. Tiam multaj adaptis la desegnojn de papertondajhoj al
brodajhoj kaj porcelanajhoj.
En
Yuan-dinastio (1206-1368), en pluvsezono oni tondis virinan figuron
kun granda balailo kaj pendigis ghin sub la alero por peti dion
forpeli malserenan veteron kaj doni sunlumon. En tiu dinastio oni
gluis papertondajhojn sur metiartajhojn. Estas noto, ke oni gluis
figurojn de homoj kaj chevaloj sur lanternojn. Varma aero de kandelo
turnis lanternon kaj eble tio estis la plej frua turnolanterno.
En
Ming-dinastio (1368-1644) oni notis en poemoj prezentadon de ombro-teatrajho.
Tio pruvis, ke papertondajho estis vaste aplikata en teatro. En
libroj oni trovis notojn pri papertondajhoj pri floro, bambuo kaj
birdo. Krome oni menciis ankau aplikon de vaks-tinkturado en papertondado.
Tio pruvis, ke tiutempe oni jam povis fari kolorajn papertondajhojn.
En
Qing-dinastio (1644-1911) papertondado estis shatataj de manchuroj
kaj alte taksata de la kortego. Papertondajhoj estis pli kaj pli
multe uzataj en la chiutaga vivo, ekzemple por kultado, preghado,
nupto, funebro, infannaskigho, festo kaj teatro. Oni vendis papertondajhojn
servantajn por brodado de shuoj kaj farado de ventroshirmiloj kaj
monsaketoj.
Papertondado
havis pli grandan disvolvighon en la moderna tempo.
Deveno
kaj karakterizajhoj
Du
manieroj de papertondado
|