Tetrinkado
en Sichuan havas regulan procedon kaj specialan tason kun kovrilo
kaj subtaso. Trinkante oni tenas la subtason sed ne la tason
kun varmega teo. La kovrilo povas konserevi varmon kaj bonodoron
de la teo. Krome oni kirlas la teon per la kovrilo. Oni suchas
teon el la fendeto inter la taso kaj kovrilo. Estas ege agrable
trinki teon fumante au ludante kartojn.
Antau
longa tempo por establi tetrinkejon oni bezonis nur meti kelke
da tabloj kaj benkoj che strato. Oni aldonis al chiu tablo
kvar benkojn kaj la klientoj estis plebanoj kaj neniu mandareno
vizitis tian tetrinkejon. Poste oni ekipis tetrinkejojn per
malaltaj tabloj kaj kushseghoj kaj pli poste per malaltaj
lignaj tabloj kaj bambuaj foteloj, char chie en Sichuan kreskas
bambuo. En la tetrinkejoj de okcidenta Sichuan oni uzas kushseghojn
same altajn kiel la tabloj. La seghoj estas tre komfortaj.
Pro longa uzado la seghoj ricevis brunan koloron.
Tetrinkejoj
de Sichuan
"Akrobatajho"
de kelneroj
Kalejdoskopaj
scenoj en la tetrinkejoj
|