Unua-pagho>> Kulturo >> Moroj

 

 

 


Tetrinkejoj de Sichuan

Kalejdoskopaj scenoj en la tetrinkejoj

de CHEN JIN
    Sichuan-anoj estas babilemaj, humuraj, gajaj kaj shercemaj. Ili tre shatas viziti tetrinkejon. Tie ili povas gaje babili kun konatoj kaj nekonatoj. Ili babilas pri la antikva tempo, la reala socio kaj la eksterlando, pri anekdotoj, absurdajhoj, onidiroj kaj ech merkataj informoj.

    Iuj komercistaj rondoj havas sian kutiman tetrinkejon. Ekzemple komercistoj pri orkideoj renkontighas en la tetrinkejo "Orkideo" kaj tiuj pri dorlotbestoj vizitas nur la tetrinkejon "Kato kaj Hundo". Trovighas ech tetrinkejoj rilataj al negoco de metalajhoj, elektraj ekipajhoj, chiutagaj necesajhoj au kemiajhoj! En iuj tetrinkejoj la muroj estas plene kovritaj de abundo da reklamaj folioj kaj tarifoj kaj audighas lauta marchando. Lau seriozaj mienoj de homoj kaj ilia varma marchando oni facile rimarkas humurecon en la seriozeco, honestecon en la ruzeco kaj ankau la grandanimecon kaj praktikemon de la popolo de Sichuan.

    En la tetrinkejoj navedas kolportistoj vendantaj melonsemojn, fabojn, kuketojn, medikamentojn, jhurnalojn, merceron k.a. Tie la klientoj povas ghui ankau servon de masagho, ciradon de ledshuoj, piedflegadon (chi tie la piedflegado estas chefe kuraco de iaj piedaj malsanoj), hartondon ktp. La plej interesa servo estas orelpurigado. La orelpurigistoj zumigas gigantan feran pinchilon por altiri atenton de klientoj. Ili havas kompleton da instrumentoj por la profesio. Ili delikate fosetas, skrapetas kaj purigas en la orelkavajhon de la klientoj. Fakte la klientoj ne bezonas la tiel nomatan purigadon, sed volas ghui la agrablan senton dum la servado iom tikla.

    Popolaj artistoj povas trovi siajn spektantojn en la tetrinkejoj. Ili prezentas muzikon, kantadon, drameton au aliajn distrajhojn. Per tio la tetrinkejoj altiras pli multe da klientoj.

    En iu tetrinkejo oni povas ghui rakontadon kaj la kutimaj gastoj havas sian kutiman sidlokon. La rakontisto rakontas kun diversaj gestoj de la manoj, dum la auskultantoj absorbite auskultas montrante grandan kontenton. Sed ofte oni trovas dormetantojn en seghoj. Por ili la cheesto estas pli grava ol auskultado.

Tetrinkejoj de Sichuan
Procedo de tetrinkado
"Akrobatajho" de kelneroj