Chinio
estas lando, kiu plej frue rimarkis kaj utiligis teon. 1100 jarojn
antau Kristnasko chinoj jam bone konis teon. Lau noto, 59 jarojn
antau Kristnasko jam okazis negoco de teo. En Tang-dinastio (618-907)
teo tute popularighis che la popolo. Tetrinkado forigas soifon,
refreshigas la menson, helpas al digestado kaj efikas en prevento
de kancero kaj antisepsado. Nun teo estas unu el la tri plej chefaj
sen-alkoholaj naturaj trinkajhoj.
Nun
pli ol 50 landoj kulturas teon, 115 landoj kaj regionoj importas
teon kaj la popoloj de pli ol 170 landoj kaj regionoj kutimas tetrinki.
Statistiko de la Grena kaj Agrikultura Organizo de UN raportis,
ke en 1989 la 27 chefaj teproduktaj landoj produktis sume 2.45 milionojn
da tunoj da teo. Oni povas diri, ke la semo, la nomoj de diversaj
specoj de teo kaj la rilata kulturo pri teo estis rekte au ne rekte
eksportighis el Chinio. La anglalingva vorto "tea" por
teo estis ekuzata ghuste pro tio, ke china teo ekspotighis unue
de Xiamen en Europon tra maro. La vorto por teo en dialekto de Xiamen
prononcighas kiel "ti". Kune kun ceramiko kaj silko, teo
estas granda kontribuo de la china nacio al la kulturo de la mondo.
Mito
pri teo
Te-ceremonio
de Chinio
Specoj
de teo
|