Tradicia china te-kulturo

Mito pri teo

    Mito diras, ke Shennongshi, unu el la prapatroj de la china nacio, ekskursis en iu bela tago kune kun sia edzino kaj infanoj. Kiam ili estis grimpantaj sur monto, li sentis soifon. Subite arbofolio falis antau lin. Li levis kaj chifis ghin kaj sentis, ke ghia suko estas tre agrabla. Li gustumis ghin kaj sentis amaron kaj adstringon. Sed lia richa sperto kredigis lin, ke ghi estas "medikamento" sensoifiga kaj refreshiga. Li kolektis tiajn foliojn kaj trinkis infuzajhon el ili. De tio estighis la kutimo de tetrinkado. Tio estas nur mito kaj oni ne bezonas esplori ghian verecon. Sed estas fakto, ke teo estas tre bona trinkajho. Dank' al senchesa perfektigado pli kaj pli bonighas la gusto de teo.

Chinio -- hejmloko de teo
Te-ceremonio de Chinio
Specoj de teo